Respubliko de Marilando

eksŝtato en nuntempa Liberio

La respubliko de Marilando, konata ankaŭ kiel la sendependa ŝtato de Marilando, estis malgranda afrik-usona ŝtato, kiu ekzistis de 1854 ĝis 1857, kiam ĝi unuiĝis kun la nuntempa Liberio.

Respubliko de Marilando
1854 – 1857

historia lando
Geografio
Ĉefurbo:
Harper
Loĝantaro
Ŝtat-strukturo
Antaŭaj ŝtatoj:
Postsekvaj ŝtatoj:
Elstaraj historiaj eventoj
Diplomatiaj Rilatoj
vdr

La areo estis priloĝata unue en la jaro 1834[1] de la liberigitaj afrik-usonaj sklavoj kaj libere naskitaj afrik-usonanoj, ĉefe el la usona ŝtato Marilando, sub la protekto de la Maryland State Colonization Society.[2] En 1838 aliaj afrik-usonaj setlejoj unuiĝis al la komunumo de Liberio, kiu deklaris sian sendependecon en 1847. La 2-an de februaro 1841 Marilando-en-Afriko iĝis la ŝtato de Marilando. Ĝi deklaris sian sendependecon la 29-an de majo 1854, kiel Marilando en Liberio[3] kun la ĉefurbo Harper.

Historio redakti

 
La misio de Cape Palmas, ĉirkaŭ 1840.

Decembre de la jaro 1831 la administracio de la ŝtato de Marilando disponigis 10.000 usonajn dolarojn por 26 jaroj por transporti libernaskitajn nigrulojn kaj ekssklavojn de Usono al Afriko, kaj la Maryland State Colonization Society fondiĝis tiucele.[4]

Setlejo de Cape Palmas redakti

 
Cape Palmas, ĉirkaŭ 1853.

La Maryland State Colonization Society, kiu estis komence branĉo de la American Colonization Society, kiu fondis Liberion en 1822, decidis fondi propran setlejon. La unua areo setlota estis Cape Palmas (Kabo de palmoj), en 1834, iom sude de la cetera Liberio.[1] La kabo estas malgranda roka duoninsulo ligita al la kontinento pere de sabla istmo. Tuj okcidente de la duoninsulo troviĝas la marenfluejo de la rivero Hoffman. Ĉirkaŭ 21 km oriente laŭ la marbordo la rivero Cavalla ĵetas sin en la maron markante la limon inter Liberio kaj Ebur-Bordo. Ĝi indikas la okcidentan limon de la Gvinea Golfo, laŭ la International Hydrographic Organisation.

La plej multaj inter la setlistoj estis liberigitaj afrik-usonanaj sklavoj kaj libernaskitaj afrik-usonanoj ĉefe el la usona ŝtato de Marilando.[5] La kolonio estis nomata Marilando en Afriko (konata ankaŭ kiel Marilando en Liberio) la 12-an de februaro 1834.

John Brown Russworm redakti

 
John Brown Russworm, unua nigra guberniestro de Marilando en Afriko (de 1836 ĝis 1851.

En 1836 la kolonio nomumis sian unuan nigran guberniestron John Brown Russwurm (1799–1851), kiu restis enpostene ĝis sia morto. Russworm kuraĝigis la enmigradon de afrik-usonanoj al Marilando por subteni agrikulturon kaj negocon.[6] Li komencis sian karieron kiel kolonia sekretario por la American Colonization Society inter 1830 kaj 1834. Li laboris ankaŭ kiel eldonisto de la Liberia Herald, kvankam li forlasis tiun postenon en 1835 por protesti kontraŭ la koloniisma politiko de Usono.

En 1838 iuj aliaj afrikusonaj setlejoj de la okcidenta marbordo de Afriko unuiĝis al la komunumo de Liberio, kiu poste deklaris sian sendependecon en 1847. Tamen la kolonio de Marilando en Liberio restis sendependa, ĉar la Maryland State Colonization Society volis konservi sian negocmonopolon en la regiono. La 2-an de februaro 1841 Marilando en Afriko atingis ŝtatecon kaj iĝis la ŝtato de Marilando. En 1847 la Maryland State Colonization Society publikigis la Constitution and Laws of Maryland in Liberia (konstitucion kaj leĝaron de Marilando en Liberio), bazitaj je la Usona Konstitucio.

Deklaro de sedependeco kaj unuiĝo kun Liberio redakti

La 29-an de majo 1854 la ŝtato de Marilando deklaris sian sendependecon, nomante sin mem Marilando en Liberio (konata ankaŭ kiel la respubliko de Marilando),[3] kun sia ĉefurbo Harper. Ĝi entenis la areon laŭ la marbordo inter Grand Cess kaj San Pedro (rivero). Tamen ĝi supervivis kiel sendependa ŝtato nur dum tri jaroj.

Iom poste lokaj triboj, inter kiuj troviĝis greboj kaj kruoj atakis la ŝtaton de Marilando pro ties partopreno en la neniigo de sklavkomerco. Nekapable defendi sin mem, Marilando petis helpon de Liberio, sia plej forta najbaro. La prezidanto Roberts sendis militistan helpon kaj alianco de marilandanoj kaj liberiaj militistoj sukcese forpelis la lokajn tribanojn. Tamen klaris post tio, ke la respubliko de Marilando ne povis supervivi kiel sendependa ŝtato kaj la 18-an de marto 1857 Marilando kuniĝis kun Liberio, iĝanta de tiam la liberia regiono Marilando (angle: Maryland County).

Restaĵoj redakti

Ekzistas statuo de John Brown Russwurm ĉe ties tombejo ĉe Harper, Cape Palmas, Liberio.[7]

Vidu ankaŭ redakti

Bibliografio redakti

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 The African Repository, Volume 14, p.42.[rompita ligilo] vidite la 13-an de marto 2010
  2. Hall, Richard, On Afric's Shore: A History of Maryland in Liberia, 1834-1857
  3. 3,0 3,1 Constitution and Laws of Maryland in Liberia, p.1 vidite la 13-an de marto 2010
  4. Latrobe, John H. B., p.125, Maryland in Liberia: a History of the Colony Planted By the Maryland State Colonization Society Under the Auspices of the State of Maryland, U. S. At Cape Palmas on the South - West Coast of Africa, 1833-1853, publikigita en 1885. vidite la 16-an de februaro 2010
  5. Richard Hall, On Afric's Shore: A History of Maryland in Liberia, 1834-1857
  6. Lear, Alex, "Crossing the color line", The Community Leader, 2006-12-07. Kontrolita 2008-01-31. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-07-14. Alirita 2010-11-02.
  7. (1996) The World Book encyclopedia. Chicago: World Book. ISBN 0-7166-0096-X. Arkivigite je 2006-08-23 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2006-08-23. Alirita 2010-11-02. vidite la 13-an de marto 2010