Resupreniro (aviado)

Resupreniro estas aviadila manovro, per kiu la stiristo rezignas kompletigi jam komencitan alteriĝon.[1]

Resupreniro povas okazi en la aero, sen tuŝo de la grundo, sed ankaŭ post surgrundiĝo. Surgrunda resupreniro eblas nur mallonge post la ektuŝo, kiam la aviadilo estas ankoraŭ tre rapida. Pluraj kaŭzoj povas decidigi stiriston resupreniri:

  • En la aero:
    • La aviadilo flugas tro alte aŭ tro rapide por atingi la komencan parton de la kurejo, tiel ke ne restus sufiĉa longo por haltigi ĝin.
    • La aviadilo deflankiĝis de la alira vojo kaj ne povas atingi la kurejon.
    • Subitaj ŝanĝoj de la veteraj kondiĉoj (ekzemple ventopuŝoj) igas sekuran alteriĝon dubinda.
    • La vidodistanco estas danĝere malplia ol laŭ antaŭa supozo.
    • Sur la kurejo aperas ne antaŭvidebla obstaklo. En tia okazo la flughavena regejo (regturo) povas ordoni al la stiristo resupreniri.
  • Sur la grundo:
    • La aviadilo atingis la kurejon en loko, kiu ne lasas sufiĉe da longo por haltigi ĝin.
    • Difekto de la rada sistemo aŭ de la motora inversigo igas sekuran bremsadon necerta.
    • Sur la kurejo aperas obstaklo, kiu antaŭe ne estis videbla.

Escepta okazo rilatas aviadilajn ŝipojn. Se tie aviadilo ne sukcesas kroĉiĝi al unu el la kapto-ŝnuroj, ĝi devas resupreniri por eviti falon en la akvon. Por tio la stiristoj eksplicite prepariĝas, plene akcelante en la momento de la ektuŝo (se la ŝnuro estis kaptita, ne gravas la akcelo). Ĉe tiu manovro utilas, ke la ferdeko de aviadila ŝipo troviĝas alte super la akvosurfaco, tiel ke iom da falo ne enakvigas la aviadilon.

Ordinare resupreniro estas sendanĝera manovro kaj ne konsiderata kiel nenormala incidento, kvankam la subita plenpovigo de la motoroj povas timigi la pasaĝerojn. Flughavenoj ĉiam tenas la spacon super alfluganta aviadilo libera; do kiam resupreniro malsukcesas, la kaŭzo kutime estas kolizio al la grundo (kraŝo). En tia okazo la aviadilo akcidentus ankaŭ ĉe provo alteriĝi.

Referencoj redakti

  1. Wragg, David W.. (1973) A Dictionary of Aviation. Osprey. ISBN 9780850451634.