Resurekto de la korpo

La resurekto de la korpo estas eskatologia doktrino konfesata de la katolika kaj de ortodoksa eklezioj kaj de aliaj kristanaj konfesioj, kiu subtenas ke ĉe la fino de la tempoj, post la lasta juĝo, ĉiuj mortintaj homaj korpoj resurektos kaj rekuniĝos al la respektivaj animoj.

La kredo je resurekto en la tempofino estis disvastiĝinta jam en judismo almenaŭ ekde la 2-a jarcento a.K. (vidu ekzemple en la 2-a libro de Makabeoj (ĉapitro 7), sed ne estis kredero aŭ "oficiala" akceptaĵo komuna: la Evangelioj ĉi-rilate raportas pri disputo inter Jesuo kaj iuj sadukeoj, kiuj ĝin negis (Mateo 22, 23-33; Marko 12, 18-27; Luko 20, 27-40). Jesuo reasertis la resurekton de la korpo kaj aldonis ke ĝi ne estus reordiĝo de tiu vivo, sed nova kondiĉo substance malsama:

"33 En la releviĝo do por kiu el ili ŝi estos edzino? ĉar la sep havis ŝin kiel edzinon. 34 Kaj Jesuo diris al ili: La filoj de ĉi tiu mondo edziĝas kaj estas edzigataj; 35 sed kiuj estas juĝitaj indaj atingi tiun mondon kaj la releviĝon el la mortintoj, tiuj nek edziĝas nek edziniĝas; 36 ĉar ili ne plu povas morti; ĉar ili estas egalaj kun la anĝeloj, kaj estas filoj de Dio, estante filoj de la releviĝo”. (Luko 20, 34-36)

Kristanismo asertas ke la resurekto de Jesuo, resurektinta en animo kaj korpo, antaŭas kaj antaŭanoncas la resurekton de la korpo por ĉiuj homoj, Ekzemple Paŭlo en la 1-a epistolo al la korintanoj skribas:

“20 Sed nun Kristo releviĝis el la mortintoj, la unuaaĵo de la dormantoj. 21 Ĉar tial, ke per homo venis la morto, per homo ankaŭ venis la releviĝo de la mortintoj. 22 Ĉar kiel en Adam ĉiuj mortas, tiel same ankaŭ en Kristo ĉiuj estos vivigitaj. 23 Sed ĉiu en sia propra vico: Kristo la unuaaĵo, poste tiuj, kiuj apartenas al Kristo, ĉe lia alveno. 24 Poste venos la fino, kiam li transdonos la reĝecon al Dio, al la Patro; kiam li estos neniiginta ĉian regadon kaj ĉian aŭtoritaton kaj potencon. 25 Ĉar li devas reĝadi, ĝis li metos ĉiujn malamikojn sub siajn piedojn. 26 La lasta neniigota malamiko estas la morto”. (1Kor 15, 20-26).

En la Katolika Eklezio, por kiu la resurekto de la korpo estas kredenda dogmo, troviĝas la teologia konvinko ke la korpo okaze de la resurekto akiros novan spiritan fizionomion per kiu ĝi restos ĉiam senŝanĝa kaj dotita per karakterizoj nune ne komprenitaj de la homa, eĉ teologia, spekulativeco. Ankaŭ la korpo partoprenos en la gloro de ĉiuj kreaĵoj.

La Eklezioj katolika kaj ortodoksa, kaj aliaj, konfesas ke la Virgulino Maria jam atingis eĉ kun la korpo la estontan staton destinitajn por ĉiuj. Ŝi tion ekĝuis ekde la momento de la morto.[1]

Malsama afero alestiĝas per la miraklaj resurektoj kiuj, laŭ la Evangelioj, estis realigitaj de jesuo: tiu de la filino de Jairos (Luko 8, 40), tiu de la filo de la vivvino de Naim, tiu de Lazaro el Betania. Tiuj personoj, fakte, ne eniris en la novan kondiĉon, sed estis alvokataj al la antaŭa vivo. Siatempe ili mortos duan fojon.[2]

Notoj redakti

  1. La Katolika Eklezio deklaris tiun dogmon, jam fakte ĉie konfesatan, la 15-an de aŭgusto de 1950.
  2. Pasinte la Katolika Eklezio malpermesis la kremacion por ke la skeptikaj proponantoj ofte al ĝi asociigis la konvinkon ke ne okazos resurekto; sed nun kiam en la kristana popolo disvastiĝis la konscio ke la korpo, aŭ kremaciata aŭ detruiĝinta ene de la sarkofago, samkondiĉe aliras la promesitan resurekton, la malpermeso ĉesas.

Vidu ankaŭ redakti