Reta Projekto de la Vivarbo

La Reta Projekto de la Vivarbo, en la angla Tree of Life Web Project, estas funkcianta projekto en Interreto kiu havigas informaron pri diverseco kaj filogenetiko de vivo sur la tero. Tiu kunlabora parreviziita projekto ekis en 1995, kaj estas verkita de biologoj el la tuta mondo.

{{{nomo}}}
interreta datenbanko • biologia datumbazo
Retadreso tolweb.org/tree/phylogeny.html
vdr
Reta Projekto de la Vivarbo
interreta datenbanko • biologia datumbazo
Komenco 1995 vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

La paĝoj estas ligitaj hierarkie, laŭ formo de la branĉara evoluo de la vivarbo, organizita kladistike. Ĉiu paĝo enhavas informaron pri unu partikulara grupo de organismoj kaj estas organizita laŭ branĉeca arboviva formo, tiele montrante la hipotezajn rilatojn inter diferencaj grupoj de organismoj.

En 2009 la projekto suferis financajn problemojn el la Universitato de Arizono. Paĝoj kaj portaloj nune atendas konsiderindan pli longan tempon antaŭ esti aprobitaj ĉar ili esta reviziataj de malgranda grupo de volontuloj.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti