Retamal de Llerena

municipo en la regiono Ekstremaduro de Hispanio

Retamal de Llerena estas municipo de Hispanio, en la provinco de Badajoz, regiono de Ekstremaduro.

Retamal de Llerena
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 06442
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 433  (2023) [+]
Loĝdenso 5 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 38° 35′ N, 5° 50′ U (mapo)38.578611111111-5.8383333333333Koordinatoj: 38° 35′ N, 5° 50′ U (mapo) [+]
Alto 467 m [+]
Areo 96 km² (9 600 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Retamal de Llerena (Hispanio)
Retamal de Llerena (Hispanio)
DEC
Retamal de Llerena
Retamal de Llerena
Situo de Retamal de Llerena

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Retamal de Llerena [+]
vdr
Vidaĵo de la vilaĝo el la kamparo, tipa vidaĵo en la regiono

La loĝantoj nomiĝas retamalenses. La censita populacio en 2008 estis de 497 loĝantoj.

Situo redakti

Retamal de Llerena estas situa en la sudokcidenta parto de Ekstremaduro, je altitudo de 467 m; je 138 km de Badajoz, provinca ĉefurbo kaj je 66 km de Mérida, la regiona ĉefurbo; je 57 km estas Don Benito kaj je 56 km Llerena de kiu dependis historie laŭnome kaj je 159 km estas Cáceres, la ĉefurbo de la alia provinco de la regiono. La surfaco de ties teritorio estas de 96,1 km².

Ĝi situas ĉe la deklivoj de la sierra de Argallanes, norde de la komarko Campiña, sufiĉe malproksima de Llerena, kies nomon portas tamen pro la jura dependo de tiu. La plej grava proksima vilaĝo estas Zalamea de la Serena. La municipo estas ankaŭ proksime de aliaj vilaĝoj kiel Campillo de Llerena, Higuera de la Serena, Hornachos kaj Castuera.

Ekonomio redakti

Agrikulturo kaj brutobredado (ŝafo, bovo, porko kaj kapro. Ne estas grava irigacio de akvorezervejoj, sed nur tradicia el rojoj aŭ putoj. La tradiciaj plantoj enhavas arbojn kiel la anzino kaj la korkokverko, kun aliaj plantoj de makiso kiel la cisto, ruĝa lavendo, ulekso ktp. La kutivata tero estas nur 39,3 % de la teritorio, kie abundas ĉaŝejoj por kunikloj, perdrikoj kaj aproj.

Demografio redakti

La populacio de Retamal regule kaj konstante kreskis ĝis meze de la 20a jarcento. Post 1950 la elmigradon suferegis tiu municipo tiele ke ĝi forportis ĝis 1981 preskaŭ 70 % de la iama populacio. Poste iome reekkreskis danke al la reveno de kelkaj elmigrintoj. Pro elmigrado okazis ankaŭ maljuniĝo de la populacio kaj pliiĝo de la mortindico kaj falo de la naskindico.

Evoluo de la populacio redakti

1900 ------ 863 1950 ------2081

1910 -----1137 1960 ------1788

1920 -----1348 1970 ------ 917

1930 -----1685 1981 ------ 661

1940 -----1795 1986 ------ 747

Eksteraj ligiloj redakti