Retturmentado estas precipe turmentado de aliaj tra Interreto, sed ankaŭ tra aliaj elektronikaj rimedoj. Oni parolas pri retturmentado, se iu persono estas regule kaj dum difinita periodo turmentata pere de retpoŝto, blogaĵoj kaj aliaj rimedoj, ekzemple per sendado de malgrandaj telefonaj tekstmesaĝoj. Same kiel dum "tradicia" turmentado, reta turmentado havas ne nur vortajn formojn, sed ankaŭ fizikajn. Oni ekzemple sendas viruson al la kompatindulo aŭ provas kaperi ties komputilon. La psikologia forto de retturmentado tamen ŝajnas esti multe pli drasta ol tiu de la klasika turmentado. La fakto, ke la kulpulo povas teni sian identecon kaŝita, donas al li eĉ pli da forto, kaj ke la ĉikanado povas okazi 24 horojn el 24 estas tre nervostreĉa.[1]

Ofteco redakti

Unu kvarono de la belgaj junuloj en la pasinta lerneja jaro spertis retturmentadon, ĉu kiel turmentanto, ĉu kiel viktimo, ĉu kiel atestanto.[2] En Nederlando en kvar el dek lernejoj estas raportitaj kazoj de retturmentado.[3]

Ankaŭ en Vikipedio retturmendado fojfoje okazas. Anonimulo aldonas ofendajn aldonojn al la biografio de vivanta persono por ridindigi aŭ misfamigi lin.

Jure redakti

Ĉar retturmentado estas relative nova fenomeno, en multaj landoj ankoraŭ ne ekzistas leĝoj por preventi ĝin aŭ por puni la kulpulojn. En pluraj usonaj ŝtatoj leĝoproponoj estas nun diskutataj. En Belgio reta turmentado povas esti punata pro artikolo 550a de la punleĝo, kiu diras, ke aldoni, ŝanĝi aŭ viŝi donitaĵojn en komputila sistemo, kun la celo damaĝi, estas punebla. En pluraj eŭropaj ŝtatoj ekzistas similaj leĝoj.

Referencoj redakti

  1. Monato, internacia magazino sendependa, numero 2009/02, paĝo 17: Retturmentado subtaksita verkita de Paul Peeraerts.
  2. Ciferojn publikigis la Vrije Universiteit Brussel (Libera Universitato de Bruselo).
  3. Nederlanda Vikipedio.

Eksteraj ligiloj redakti