Revúcka Lehota troviĝas en la plej griza parto

Bazaj informoj redakti

Revúcka Lehota, hungare Lehelfalva estas vilaĝo en Slovakio, en Regiono Banská Bystrica, en Distrikto Revúca. Ĝis 1899 la oficiala hungara nomo estis Umrla-Lehota, poste pro la hungariga politiko la vilaĝo ricevis hungarecan nomon.

Situo redakti

Revúcka Lehota situas sur malebenaĵo, laŭ rojo, fine de tre mallonga sakovojo, fervojo Muráň-Rožňava preteriras. Revúca troviĝas 5 km-ojn.

Historio redakti

La vilaĝo estis unue menciita en la jaro 1427 en formo "Lehowtha". Iom pli frue paŝtistoj fondis tie setlejon. La kampoj longe apartenis al fortikaĵo de Murány. En 1563 pro atako la vilaĝo senhomiĝis. En 1828 oni nombris 45 domojn kaj 412 homojn. En 1910 loĝis en Lehelfalva 452 da homoj, (429 slovakoj, 19 hungaroj). Ĝis Traktato de Trianon la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando, al Gömör kaj Kis-Hont, al distrikto de Nagyrőce, poste al Ĉeĥoslovakio, fine inter 1938-1945 kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 loĝis en Revúcka Lehota 339 da homoj, (323 slovakoj, 6 ĉeĥoj, 5 hungaroj, 4 ciganoj, unusola ruso).

Vidindaĵoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti