Revizoro (financa revizoro) estas persono aŭ entrepreno, kiu kontrolas la ekomomiajn procesojn de ekonomia unuo (ekz. de entrepreno, asociofonduso).

Revizoro (1762).

Ekstera revizoro donu sendependan opinion pri la kontadaj metodoj, la jara raporto kaj la financa stato de entrepreno. En multaj landoj la jara raporto de entrepreno devas esti konfirmata de sendependa revizoro.

Interna revizoro estas libervole dungata de entrepreno por interna kontrolo. Ofte patrinaj firmaoj sendas internajn revizorojn al siaj filioj por kontroli ilian administradon kaj librotenadon kaj por plibonigi ties ekonomiajn procesojn.

Ekzistas kvar tre grandaj tutmondaj revizoraj firmaoj: Deloitte, PriceWaterhouseCoopers, Ernst & Young kaj KPMG.

Terminologia rimarko redakti

Pro influo de la angla lingvo, ankaŭ en Esperanto la terminoj revizio kaj revizoro estas pli kaj pli anstataŭigataj per aŭdito kaj aŭditoro. Simile okazis en la germana lingvo, kie oni komencis anstataŭigi la tradician terminon Revision per Audit.