Revolucio de 1848 en Germanio

La demokratia Revolucio de 1848 en Germanio, kiun oni ankaŭ nomis Marta Revolucio, estis popolaj bataloj en la germanlingvaj ŝtatoj de centra Eŭropo, interalie Aŭstrio kaj Prusio, inter marto 1848 kaj la fino de somero 1849, kiuj celis fini la feŭdisman regadon en tiuj landoj, starigi demokration kaj rajton je libera esprimo de opinioj.

jubilantaj revoluciuloj post strataj bataloj en Berlino la 18an de marto 1848, fone la urba kastelo

Tiuj bataloj estis parto de la burĝaj, demokratiaj kaj naciaj protestoj dum vastaj partoj de centra Europo dum tiuj jaroj. Jam dum januaro 1849 italaj revoluciuloj komencis batalojn kontraŭ la regantoj aŭstriaj en la nordo de Italio kaj hispanaj en la sudo de la lando. Post komenco de la Februara Revolucio de Francio, evidente dum februaro 1848, ankaŭ homoj en la germanaj ŝtatoj kaptiĝis de la revoluciaj ideoj.

En la germanaj princejoj la revolucio komenciĝis en la grandduklando Badeno kun ties administra centro Rastatt kaj ene de malmultaj semajnoj vastiĝis al ĉiuj ŝtatoj de la Germana Federacio. Ĉie inter Berlino kaj Vieno ĝi devigis instalon de liberalaj registaroj kaj la organizon de elektoj por demokratia Nacia Asembleo (Nationalversammlung), kiu ekkunvenis en la Paŭla Preĝejo en Frankfurto ĉe Majno kaj havis la unuan taskon ellabori nacian konstitucion.

Ĝis fino de julio 1849 tiu unua provo organizi demokratie strukturitan, unuecan germanan ŝtaton estis perforte disbatita de precipe la prusa kaj aŭstra (feŭdismaj) armeoj. Sennombraj politike engaĝitaj homoj enkarceriĝis, sed multaj sukcesis fuĝi kaj elmigris al Usono, kie ili vidis pli da ŝanco kunlabori en demokratia kaj libereca ŝtato. La politika evoluo de Usono dum la jaroj post 1849 signife profitis de la engaĝiĝo kaj entuziasmo de tiuj elmigrintoj.

Vidu ankaŭ redakti