La heroa rezistado de Van (armene Վանի Հերոսամարտ "Vani Herosamart") estis unu el la malmultaj kazoj dum la armena genocido kie la armenoj, pro memdefendo, batalis kontraŭ la armeo de la Otomana Imperio. La rezistado atingis la pinton per la establado de portempa provizora armena registaro (1915-1917) kie fine integriĝis al la rusa administrado por Okcidenta Armenio kaj la Armena Demokratia Respubliko. Tamen, la integriĝo al la demokratia respubliko estis forlasita papere dume la otomanoj reokupis la regionon per la german-soveta Traktato de Brest-Litovsk. Fine de la Unua Mondmilito, la regiono, same kiel kelkaj proksimaj areoj, iĝis parto de la Armena Demokratia Respubliko sub la Traktato de Sèvres, traktato kiu neniam estis ratifita.

Armenaj fortoj protektas la urbon Van dum la rezistado en majo 1915
Linia defendo en la malnova urboparto, la fortikaĵo Van

La komenca armita rezistado okazis el la 19-a de aprilo ĝis la 6-a de majo 1915 kaj ĝi daŭris malpli ol unu monaton. La dua grava rezistado okazis dum la otomana avanco kaj la batalo de Van kiu finiĝis per la alveno de la rusaj trupoj helpe al la armenaj fortoj. Post la alveno de la rusa armeo la trupoj daŭre avancis, kontrolante parton de Okcidenta Armenio. La armenaj volontulaj trupoj ene de la rusa armeo kaj la armena milico, helpis al la rusoj regi la regionon sub gvido de Aram Manukjan, kaj ankaŭ forigi la otomanojn ekster ĝi ekde 1916 ĝis 1918.

La rezistado okupas gravan parton en la nacia armena identeco, ĉar ĝi estas simbolo pri la "rezistado-volo" de la armenoj. La filmo "Ararat", verkita, reĝisorita kaj kunproduktita de Atom Egoyan revenas al etapoj de la okazintaĵoj de Van. Ararat gajnis plurajn premiojn. Por la memorado de la defendintoj de la batalo, oni starigis monumenton dum la 1970-a jardeko en la Armena Soveta Socialisma Respubliko, en Agarak, vilaĝo Talin. La urbo estis loĝita de la enmigrintoj de Van, en 1920. Nerkin Bazmaberd vilaĝo en la nordo de Agarak ankaŭ estis loĝitaj de la rifuĝintoj en 1915.