Rezolucioj de Karlsbad 1819

(Alidirektita el Rezolucioj de Karlsbad)

La Rezolucioj de Karlsbad estis rezulto de konferenco de ministroj de la pli grandaj germanaj ŝtatoj kiu okazis inter la 6-a kaj 31-a de aŭgusto 1819 en la bohemia banejo Karlsbad (hodiaŭ Karlovy Vary en Ĉeĥio). Partoprenintaj ŝtatoj estis Aŭstrio, Prusio, Bavario, Saksio, Meklenburgo, Hanovro, Virtembergo, Nasaŭo, Badeno, Saksio-Vajmaro-Eisenach kaj Elekto-Hesio.

La renkontiĝo celis kunlaboron kontraŭ la liberalismo kaj naciismo, radikalaj fortoj. Ĝin organizis la eksterafera ministro de Aŭstrio, princo Klemens von Metternich, post murdo de dramoverkisto August von Kotzebue, fare de Karl Ludwig Sand, membro de radikala studenta organizo.

La konferenco interkonsentis pri urĝaj reguligaj leĝaj proponoj de Metternich, kiuj estis

  1. Oni petu la asembleon de la Germana Federacio pri enkonduko de unueca cenzuro por ĉiu portempa eldonaĵo.
  2. Oni malfondu la naciismajn studentajn organizojn (Burschenschaft); la instruistaro de la lernejoj, universitatoj estu subigitaj al ĉefinspektoroj.
  3. Oni fondu Centran Esplorkomisionon en Mainz, por trovi la konspirajn organizojn.

La la asembleo (germane Bundestag) de la Germana Federacio akceptis la 20-an de septembro 1819.

La subpremaj rezolucioj povis nur prokrasti disvolviĝon de la liberalismo kaj la germana nacia sento.