Rezső BOKOR [reĵO], laŭ hungarlingve kutima nomordo Bokor Rezső estis hungara inĝeniero pri arbaroj, profesoro, biologo pri grundoj.

Rezső Bokor
Persona informo
Naskiĝo 30-an de majo 1898 (1898-05-30)
en Sopron
Morto 17-an de marto 1959 (1959-03-17) (60-jaraĝa)
en Sopron
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo biologo • forestry engineer
vdr

Rezső Bokor [1] naskiĝis la 30-an de majo 1898 en Sopron. Li mortis la 17-an de marto 1959 en Sopron.

Biografio redakti

Rezső Bokor post abituriento en 1916 soldatiĝis ĝis 1918, poste li akiris arbaristan diplomon en altlernejo de Sopron en 1924. Li komencis instrui en la altlernejo jam pli frue ekde 1923. Li ankaŭ plulernis en universitatoj de Vieno, Berlino, Göttingen kaj en arbarista altlernejo en Eberswalde. Li doktoriĝis en Göttingen en 1928. Li atingis la instruajn rangojn en la altlernejo (iom poste universitata kampuso) adjunkto en 1927, privata profesoro en 1935, ordinara profesoro en 1938. Li estis nomumita institutestro pri arbaroj en 1947, post 2 jaroj li akiris signifan postenon en arbarista instituto, sed en Budapeŝto. Li kandidatiĝis en 1952. La instituto translokiĝis al Sopron en 1958. Li okupiĝis pri arbaroj kaj pri ties grundoj.

Elektitaj publikaĵoj redakti

  • A Nyírség erdői (1925)
  • Untersuchungen über die Mikrobiologie des Waldbodens (1933)
  • A mykorrhiza-kérdés erdőgazdasági vonatkozásai (1943)
  • Gyantatermelésünk (1949)
  • Adatok a házigomba fertőzésének kérdésének kérdéséhez (1954)
  • Újabb talajbiológiai módszerek (1958)

Fontoj redakti