Rezső Tóth [reĵO tOt], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Tóth Rezső estis hungara instruisto, vojaĝisto. Lia familia nomo ŝanĝiĝis al Thótt ekde 1908.

Rezső Tóth
Persona informo
Naskiĝo 1875
en  Hungara reĝlando,  Aŭstrio-Hungario Beregszász
Morto la 29-an de septembro 1916
en  Hungara reĝlando,  Aŭstrio-Hungario Budapeŝto
Okupo
Okupo gimnazia instruisto • filozofo • literaturhistoriisto
vdr

Rezső Tóth[1] naskiĝis en 1875 en Beregszász (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Berehove en Ukrainio), li mortis la 29-an de septembro 1916 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Rezső Tóth maturiĝis en gimnazio en Budapeŝto en 1893, poste li akiris pedagogian diplomon en Scienca Universitato de Budapeŝto en 1897. Post la diplomo li instruis daŭre ĝis sia abrupta morto en gimnazio en Budapeŝto. Li multe vojaĝis somere kaj aranĝis eksterlandajn studvojaĝojn al la lernantoj. Li multe kontribuis pri literaturaĵoj kaj pedagogiaĵoj, krome li estis signifa zorganto pri la junulara literaturo.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Deákiskola. (Latin olvasmányok). (1900, 1901)
  • Északafrikai kikötők. Tunisztól Tangerig. (1904)
  • A magyar ifjúsági irodalom s a népiskolai ifjúsági könyvtárak (1904, 1905)
  • Az újabb ifjúsági irodalomról (1906)
  • Budapesti séták. Három fiú naplója. (junulara romano, 1907)

Fontoj redakti

Referencoj redakti