La Riaro Marlborough estas etenda reto de mardronaj valoj kreitaj de kombino de tera subsidenco kaj leviĝantaj marniveloj[1] en la Marlborough Regiono norde de la Suda Insulo de Novzelando. Laŭ la Maoria mitologio, la riaro estas la pruo de la dronita ŭaka (kanuo) de Aoraki / Monto Cook.[2]

Riaro Marlborough
Kanalo Tory, ĉefa brako de la Rio Reĝino Karloto.
Kanalo Tory, ĉefa brako de la Rio Reĝino Karloto.
Kanalo Tory, ĉefa brako de la Rio Reĝino Karloto.
sound [+]

AkvejoPacifiko
Koordinatoj41° 8′ 30″ S, 174° 5′ 22″ O (mapo)-41.141666666667174.08944444444Koordinatoj: 41° 8′ 30″ S, 174° 5′ 22″ O (mapo)

Riaro Marlborough (Nov-Zelando)
Riaro Marlborough (Nov-Zelando)
DEC
Riaro Marlborough
Riaro Marlborough
Map
Riaro Marlborough
Vikimedia Komunejo:  Marlborough Sounds [+]
vdr
La Riaro Marlborough videbla maldekstre el Kosmopramo, bildo farita el la Internacia Kosmostacio.

Priskribo redakti

Ĝi kovras ĉirkaŭ 4,000 km² de rioj, insuloj kaj duoninsuloj, nome la Riaro Marlborough kuŝas ĉe la plej nordorienta pinto de la Suda Insulo, inter la Golfo Tasman okcidente kaj la Nubogolfo sudoriente. La preskaŭ fraktala marbordo havas 1/5 el la longo de la marbordoj de Novzelando.[3]

La krutaj, arbaraj montetoj kaj malgrandaj trankvilaj golfetoj de la riaro estas dise loĝataj, ĉar ties aliro estas malfacila. Multaj el la malgrandaj setlejoj kaj izolataj domoj estas atingeblaj nur per boato. La ĉefa granda haveno estas Picton en la ĉeftero, ĉe la pinto de la Rio Reĝino Karloto. Ĝi estas la norda fino de la ĉefa fervojo de la Suda Insulo kaj de la reto de Novzelandaj Ŝtataj Aŭtoŝoseoj. La ĉefa malgranda boathaveno estas Waikawa, kiu estas unu el plej grandaj en Novzelando kaj havigas bazon por distraj maristoj kaj feriantoj.

La ĉefaj rioj, krom tiu de Rio Reĝino Karloto, estas Pelorus kaj Kenepuru.

La riaro estas hejmo de la tutmonda reprodukta populacio de la rara kaj vundebla Karunkla tufkormorano (konata ankaŭ kiel Novzelanda tufkormorano) kiu nestumas sur kvar malgrandaj lokoj tie.[4]

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. Rokaj marbordoj el Te Ara Encyclopedia of New Zealand.
  2. Marlborough Sounds (el la retejo de la Departamento de Konservado (Novzelando) DOC. Alirita la 2008-05-16.)
  3. Pelorus Sounds and Marlborough Sounds (el la retejo tourism.net.nz)
  4. BirdLife International. (2012). Important Bird Areas factsheets: Duffers Reef. Sentinel Rock. Trio Islands. White Rocks. Downloaded from http://www.birdlife.org on 2012-02-03.

Eksteraj ligiloj redakti

41° 08′ 30″ S 174° 05′ 22″ O / 41.14167 °S, 174.08944 °O / -41.14167; 174.08944 (mapo)