La Ribelo de Saga (佐賀の乱, Saga no ran) estis ekssamuraja ribelo en Japanio en 1874, estrita per Eto Shimpei kaj Shima Yoshitake en ilia denaska regiono de Saga kontraŭ la Meiji-Registaro. Malgraŭ granda ribelo de eks-samurajoj, tamen dank'al rapida respondo de Okubo Toshimichi, la ribelo estis tuj subpremita de Meiji-registaro.

Lignobloka premaĵo de Tokyo Nichinichi Shinbun, 1874, figurante ribeliston Eto Shimpei dum la Ribelo de Saga

Fono redakti

Eto rezignis kiel konsilanto en 1873 por protesti la rifuzon de la registara lanĉi militan ekspedicion kontraŭ Koreio (Seikanron). Eto tiam helpis al Itagaki Taisuke organizi la politikan partion Aikoku Koto, kaj kreis la Memoron Tosan, akran kritikon de la registaro. En januaro 1874, frustrita per la malakcepton de la registaro de liaj klopodoj, li reiris al Saga. El liaj 3000 subtenantoj, 2000 estis de lia grupo Seikanto, pledintaj por invado de Koreio kaj la cetera 1000 estis lokaj eks-samurajoj dezirintaj reiri al la malnova ordo feŭdo.

Ribelo redakti

Kiam ribelistoj ŝtelatakis bankon kaj registarajn oficejojn kaj okupis Saga-Kastelon en februaro 1874, Hejmministro Okubo Toshimichi depeŝis centrajn registarajn trupojn sufoki la ribelon. Eto kaj Ŝima estis penitaj kaj ekzekutitaj en aprilo kune kun dek-unu aliaj ribelestroj.