Ribelo de Zamość

Ribelo de Zamość – defendo de Zamość-regiono kontraŭ germanaj deportadoj, realigataj laŭ premisoj de Generalplan Ost fine de 1942 kaj komence de 1943.

Trapaso de eventoj en Zamość-regiono en la jaroj 1941-1944 redakti

Tuj post transpreno de regopovo en la regiono fare de germana civila administrado kaj SS, oni komencis alvenigi ĉi tien grandajn kvantojn de policaj kaj armeaj fortoj. Ili havis diversajn taskojn: protektaj, reprezaliaj, revenĝaj, likvidaj koncerne polan rezistan movadon kaj rabaj koncerne agrikulturajn varojn. En 1940 estis organizita Eksterordinara Ekstermiga Agado – multajn politikajn aktivulojn kaj intelektulojn oni murdis aŭ forveturigis al koncentrejoj. Ĝis 1942 germanoj murdis ĉiujn judojn. Oktobre 1941 en Bełżec (ĉ. 8 km sude de Tomaszów Lubelski) establiĝis unu el la plej grandaj en Eŭropo ekstermejojSonderkommando Belzec der Waffen-SS, Belzec.

1942

27.11. Nokte de la 27-a/28-a germanoj komencis amasan deportadon de la loĝantaro de Zamość-regiono kadre de Generalplan Ost, komencinte de vilaĝo Skierbieszów — je la 3.00 horo nokte oni permesis dum 15 minutoj kunporton de propraĵoj (malsanuloj sur litoj estis pafmortigataj). Entute ĝis aŭgusto 1943 oni elveturigis de 294 vilaĝoj (kaj planis el 700) 110 mil polojn kune kun 30 mil polaj infanoj por ilia germanigo. La germana teroro kaŭzis eksplodon de la ribelo de Zamość.

10.12. Germana polico transportis de Zamość 644 polojn (kune kun infanoj) al koncentrejo en Aŭŝvico - dum tritaga veturo 14 personoj sukcesis fuĝi, vagonoj estis tiom plenplenaj, ke ili ne povis sidi, ricevis nek akvon, nek nutraĵon, entute el tri transportoj de 1300 personoj 80% pereis en la ekstermejo

11.12. Venĝe pro atakoj de Kamparanaj Batalionoj kaj Pola Enlanda Armeo al germana vilaĝo por deteni deportadon de poloj, germanoj masakris 174 loĝantojn de vilaĝo Kitów (distrikto Zamość) kune kun dekkelkaj infanoj

26.12. Speciala taĉmento de Kamparanaj Batalionoj atakis ekloĝitan de germanoj vilaĝon Lipsko en la distrikto Zamojski

Memorigo redakti

  • Bataloj de soldatoj kaj polaj partizanoj en Zamość-regiono estis memorigitaj sur la Tombo de Nekonata Soldato en Varsovio per surskribo sur unu el tabuloj post 1945 „ZAMOJSZCZYZNA 1942 – 1944”, kaj post 1990 „ZAMOJSZCZYZNA 30 XII 1942 – 5 II 1943”.
  • Dokumenta filmo Powstanie zamojskie: Nie dali ziemi... (Ribelo de Zamość. Ne donis la teron...), Pollando 2006,reĝisorita de Mirosław Gronowski, kiu estis premiita en festivalo en Nov-Jorko.
  • Al la ribelo estis dediĉita dokumenta-eduka filmo Wszystko dla Polski. Powstanie zamojskie 1942-1944 (Ĉio por Pollando. Ribelo de Zamość 1942-1944).

Vidu ankaŭ redakti

Bibliografio redakti