Riberos de la Cueza

Riberos de la Cueza [riBEros delaKŬEza] estas municipo en la sudokcidenta centro de la provinco Palencio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Tierra de Campos.

Riberos de la Cueza
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 34309
Demografio
Loĝantaro 55  (2023) [+]
Loĝdenso 3 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 17′ N, 4° 44′ U (mapo)42.278333333333-4.7252777777778Koordinatoj: 42° 17′ N, 4° 44′ U (mapo) [+]
Alto 802 m [+]
Areo 19,79 km² (1 979 ha) [+]
Riberos de la Cueza (Provinco Palencio)
Riberos de la Cueza (Provinco Palencio)
DEC
Riberos de la Cueza
Riberos de la Cueza
Situo de Riberos de la Cueza
Riberos de la Cueza (Hispanio)
Riberos de la Cueza (Hispanio)
DEC
Riberos de la Cueza
Riberos de la Cueza
Situo de Riberos de la Cueza

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Riberos de la Cueza [+]
vdr

Geografio redakti

 
La preĝejo.

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 19,79 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 54 loĝantojn. Ĝi perdis multajn loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis 250 loĝantojn el la jaro 1900. Ĝi distas 38 km de Palencio, provinca ĉefurbo, kaj 4,6 km de Cervatos de la Cueza.

Historio redakti

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado.

Aktualo redakti

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj kaj vitejoj) kaj brutobredado (ŝafoj kaj kolombejoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun piedirado tra naturaj lokoj. De la historia pasinteco restis diversaj vizitindaj vidindaĵoj kiel la preĝejo de Sankta Maria.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti