Ricardo ALARCÓN de Quesada (n. en Havano, la 21-an de majo 1937 - 29-a de aprilo 2022) estis doktoro en Filozofio kaj Beletro, verkisto kaj politikisto el Kubo. Ekde 1993 li estas la Prezidanto de la Nacia Asembleo de la Popola Potenco de Kubo, kiu estas la ekvivalento al parlamento de aliaj landoj.

Ricardo Alarcón
Persona informo
Ricardo Alarcón
Naskonomo Ricardo Alarcón de Quesada
Naskiĝo 21-an de majo 1937 (1937-05-21)
en Havano
Morto 30-an de aprilo 2022 (2022-04-30) (84-jaraĝa)
en Havano
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Kubo vd
Alma mater Universitato de Havano vd
Partio Kuba Komunisma Partio vd
Profesio
Okupo politikistodiplomato • universitata instruisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

De 1966 al 1978 li estis ambasadoro de Kubo ĉe Unuiĝintaj Nacioj, Vicprezidento de la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj, Prezidento de la Konisilio de Administrado de la Programo de la Unuiĝintaj Nacioj pri Disvolvado, vicprezidento de la Komitato de UN por la plenumado de la rajtoj de Palestino.

En 1978 estis promociita vicministro de la Ministerio de Eksteraj Rilatoj kaj en 1992 iĝis ministro. Lia pleja elstaro okazis en la intervenoj antaŭ la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj kie li reprezentis Kubon dum voĉdonado kontraŭ la usona embargo kontraŭ Kubo

En februaro 1993, li estis elektita Prezidento de la Nacia Asembleo de la Popola Potenco, posteno kiun li daŭre havas. Li estis reelektita en 1998, 2003 kaj 2008.