Richard ANSDELL (naskita la 11-an de majo 1815 en Liverpool; mortinta la 20-an de aprilo 1885 en Frimley) estis angla pentristo, kiu specialiĝis en oleopentraĵoj de animalaj kaj sportaj temoj.

Richard Ansdell
Persona informo
Naskiĝo 11-an de majo 1815 (1815-05-11)
en Liverpool
Morto 20-an de aprilo 1885 (1885-04-20) (69-jaraĝa)
en Farnborough
Tombo Brookwood Cemetery
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando
Alma mater La Blujaka Lernejo
Okupo
Okupo pentristo • gravuristo
TTT
Retejo http://www.richardansdell.co.uk/
vdr

Li komencis ekspozicii ĉe Liverpool Academy en 1835, atingante ties prezidantecon en 1845, kaj demiziante en 1852 proteste pri premio de 50 pundoj al William Holman Hunt pro la tiama polemika Valentino Savante na Silvia el Proteo.

En 1841, li edziĝis al Maria Romer.

Li eksukcesis ĉe Liverpool pro pentraĵoj de la animaloj de terposedantojs, kaj el la 1840aj jaroj li veturis al Norda Anglujo kaj Skotujo pentrante scenojn pri ĉasado kaj agrikulturo.

Li ekekspoziciis ĉe la Reĝa Akademio en 1840, kaj estis elektita ARA en 1861 kaj RA en 1870. Liaj plej kontaja verkoj inkludas Ĉe Golfeto (1846), La Lukto (1847) kaj Batalo de Standard (1848).

Lia ĉefa temo estis komparita altiu de Edwin Landseer, kvankam kritikistaro, kvankam li estis populara, mankis al lia verkaro emociigo. La famo estis de lerta manfaristo sed tro fiera artisto; ekzemple, li ne ricevis reĝajn mendojn post malakcepto pentri la hundon de la reĝino Viktorino, se tiu ne estis alportita al sia pentrejo.

Dum parto de lia kariero li vivis ĉe Lytham St Annes, en la municipo de Fylde, kie distrikto, Ansdell ricevis sian nomon.

Multaj el la verkoj de Richard Ansdell estis posedataj de La Urba Konsilantaro de Fylde, kaj ekde septembro de 2007 kolekto de tiuj pentraĵoj estis ekspoziciitaj en konstanta artgalerio ĉe ĉiovendejo Booths en Lytham.[1]

Referencoj redakti

  • Judy Egerton, "Ansdell, Richard (1815–1885)", Oxford Dictionary of National Biography, Oxford University Press, 2004 accessed 18 June 2007
  1. [1], BBC News online, 17 August 2007. Accessed 21 Aug 2007

Eksteraj ligiloj redakti