Richard Antonio CARAPAZ Montenegro (El Carmelo, Tulcán, Carchi, 29an de majo 1993) estas ekvadora profesia biciklanto kiu konkurencas kun la teamo INEOS Grenadiers.

Richard Carapaz
Persona informo
Naskonomo Richard Antonio Carapaz Montenegro
Naskiĝo 29-an de majo 1993 (1993-05-29) (30-jaraĝa)
en El Carmelo
Ŝtataneco Ekvadoro
Okupo
Okupo biciklisto
TTT
Retejo https://richiecarapaz.com/
vdr

En 2019, per sia venko en la Giro d'Italia, li iĝis la unua ekvadora biciklanto, kaj tria latinamerika, kiu gajnis Grandan Rondveturon malantaŭ la kolombianoj Luis Herrera kaj Nairo Quintana. En novembro de 2020 li iĝis la unua ekvadorano kiu supreniris al la podio de la Vuelta a España, post fini en dua pozicio.

En julio de 2021 li partoprenis en la Tour de France, kaj rezultis en tria pozicio. Estante tiel la unua ekvadora kaj kvina latinamerika kiu eniris al la podio, li krome eniris en la grupon de la dudek biciklantoj kiuj sukcesis atingi almenaŭ podion en ĉiu de la tri Grandaj Rondveturoj.

La 24an de julio 2021 en la Olimpiaj ludoj 2020 li proklamis sin kiel la dua ekvadora sportisto kiu sukcesis akiri oran medalon en Olimpikoj, sukcesante tiel akiri la trian olimpian medalon en la historio por Ekvadoro ĝis tiu dato. Tiel li ankaŭ iĝis la unua latinamerikano kiu gajnis la oran medalon en la olimpia konkurso de biciklado en itinero. Ankaŭ fariĝis, kune kun Miguel Induráin la dua homo kiu gajnis la olimpian oron.

Eksteraj ligiloj redakti