Richard Martin West

Richard Martin WEST (naskiĝis en 1941 en Kopenhago) estas dana astronomo. Li longe laboris en la Eŭropa suda observatorio kaj en la Internacia Astronomia Unio.

West malkovris plurajn kometojn, en kiuj la spektindan "Kometon West" (C/1975 V1) kaj la periodajn kometojn 76P/West-Kohoutek-Ikemura kaj 123P/West-Hartley. Li ankaŭ malkovris multenombrajn asteroidojn, kaj, kun Hans-Emil Schuster, kunmalkovris la nanan galaksion Fenikson.

La asteroido 2022 West ricevis lian nomon en lia honoro.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti