Generalo Siro Richard Loudon McCreery (1a de februaro 1898 – 18a de oktobro 1967), estis kariera militisto de la Brita Armeo, kiu ricevis honorojn pro la konduko de unu el la lastaj kavaleriaj militagoj en la Unua Mondmilito. Dum la Dua Mondmilito, li estis stabanestro de la Marŝalo Siro Harold Alexander dum la Dua Batalo de Alamejno, kaj poste komandis la Britan Okan Armeon, luktante en la Kampanjo de Italio el oktobro 1944 ĝis la fino de la milito, kondukante ĝin al la venko en la fina ofensivo en Italio. Inter la militoj li dediĉis sin ankaŭ al instruado kaj sporton (ĉevalrajdado).

Richard McCreery
Persona informo
Naskiĝo 1-an de februaro 1898 (1898-02-01)
en Market Harborough
Morto 18-an de oktobro 1967 (1967-10-18) (69-jaraĝa)
en Templecombe
Lingvoj angla
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Alma mater Eton College • Royal Military College, Sandhurst
Familio
Patro Walter McCreery
Edz(in)o Lettice St. Maur
Infano Sarah Virginia McCreery
Okupo
Okupo militisto
vdr