Richmond (Londono)

Richmond estas ĉeurba[1] urbo en sudokcidenta Londono,[2][3][4][5] 13.2 km okcident-sudokcidente de Charing Cross. Ĝi estas ĉe meandro de la rivero Tamizo, kaj enhavas nombrajn parkojn kaj malfermajn spacojn, kiel Richmond Park, kaj multajn protektitajn konservareojn,[6] kiuj inkludas multon de Richmond Hill.[7] Specifa Leĝo de la Parlamento protektas la belan pejzaĝon de la rivero Tamizo el Richmond.[8]

Richmond
urbeto • kvartalo de Londono
Administrado
Poŝtkodo TW9 • TW10
Demografio
Loĝantaro 21 469  (2011) [+]
Loĝdenso 3 991 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 51° 27′ N, 0° 18′ U (mapo)51.456-0.30099999999999Koordinatoj: 51° 27′ N, 0° 18′ U (mapo) [+]
Areo 5,38 km² ( 538 ha) [+]
Horzono UTC±00:00 [+]
Richmond (Britio)
Richmond (Britio)
DEC
Richmond
Richmond
Situo de Richmond

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Richmond, London [+]
vdr

Richmond estis fondita post la konstruigo fare de Henriko la 7-a de la Palaco Richmond en la 16a jarcento, el kiu la urbo derivas sian nomon. (La palaco mem estis nomita laŭ la grafeco de Henriko el Richmond, North Yorkshire.) Dum tiu epoko la urbo kaj la palaco estis partikulare asociataj kun Elizabeto la 1-a, kiu pasigis siajn lastajn tagojn tie. Dum la 18a jarcento oni konstruis la ponton Richmond kaj multajn Georgiarkitekturajn terasojn, partikulare ĉe Richmond Green kaj sur Richmond Hill. Tiuj restas bone konservataj kaj multaj havas listigitajn arkitekturajn aŭ heredajn statusojn. La malfermo de fervoja stacio en 1846 estis grava okazaĵo por la enmeto de la urbo en la rapide etendiĝantan Londonon.

Referencoj redakti

  1. (Aŭgusto 2002) A City of Villages: Promoting a sustainable future for London's suburbs. Greater London Authority. ISBN 978-1-85261-393-8. Arkivigite je 2013-09-27 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-09-27. Alirita 2019-10-18.
  2. London Government Act 1963 (c.33) (as amended). Office of Public Sector Information. Alirita 26a de julio 2017.
  3. London Initial proposals summary. Boundary Commission for England (Septembro 2016). Alirita 26a de julio 2017.
  4. (Marto 2007) Fifth Periodical Report Cm 7032B. Boundary Commission for England. ISBN 9780101703222.
  5. Mayor of London (Aprilo 2009) A new plan for London: Proposals for the Mayor's London Plan (PDF; 1,4 MB). Greater London Authority. Arkivita el la originalo je 2a de oktobro 2011. Alirita 11a de januaro 2011. Arkivigite je 2011-10-02 per la retarkivo UK Government Web Archive Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-10-02. Alirita 2019-10-18. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-10-02. Alirita 2019-10-18.
  6. "Conservation Areas", London Borough of Richmond upon Thames. Kontrolita 29a de aŭgusto 2014.
  7. Richmond Hill Conservation Area 5. London Borough of Richmond upon Thames. Arkivita el la originalo je 10a de novembro 2013. Alirita 31a de januaro 2014. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-11-10. Alirita 2019-10-18. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-11-10. Alirita 2019-10-18.
  8. Richmond Libraries' Local Studies Collection (3a de aŭgusto 2009). Preservation of the View. The View from Richmond Hill. London Borough of Richmond upon Thames. Alirita 6a de aŭgusto 2017.