Richterswil

komunumo de Svislando
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Richterswil (stacidomo).
Richterswil
Blazono de Richterswil
Stacidomo de Richterswil
komunumo en Svislando • urbo en Svislando
Kantono Zuriko
Distrikto Horgen
Koordinatoj  47° 12′ 30″ N 8° 42′ 21″ O / 47.20833 °N, 8.70583 °O / 47.20833; 8.70583 (mapo)Koordinatoj: 47° 12′ 30″ N 8° 42′ 21″ O / 47.20833 °N, 8.70583 °O / 47.20833; 8.70583 (mapo)
Nombro de loĝantoj 12061
Areo 7,54 km²
Alteco 408 m super marnivelo
Poŝtkodo 8805
Komunumkodo 0138
Mapo de Richterswil
vdr

Pri la komunumo redakti

Richterswil estas urbo en la distrikto Horgen, Kantono Zuriko, Svislando. Ĝi havis 11799 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007, kiu nombro kreskis al 12061 ĝis la 31-a de decembro 2009.

Geografio redakti

Richterswil situas sude estas la plej suda komunumo je la okcidenta bordo de la Lago de Zuriko en la distrikto Horgen. La urbo situas oriente de la montoĉeno Zimmerberg kaj ofertas belan rigardon al la lago kaj la montoĉeno Pfannenstiel. Antau la komunumo Richterswil situas la du insuloj Ufenau kaj Lützelau sur la Lago de Zuriko, kiuj tamen apartenas al la najbara komunumo Freienbach en Kantono Ŝvico. La komunumo konsistas el la urbo Richterswil kaj la vilaĝoj Burghalden kaj Samstagern.

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Richterswil limas en nordo aliflanke de la Lago de Zuriko al Männedorf, ankaŭ trans la lago en oriento al Stäfa, en sudoriento al Wollerau (SZ), en sudsudoriento al Freienbach (SZ), en sudo al Hütten, en sudokcidento al Schönenberg, kaj en nordokcidento al Wädenswil.

Trafiko redakti

Richterswil situas sur trajnlinio de la Svisaj Federaciaj Fervojoj de Zuriko al Sargans kaj Koiro respektive Vieno. Ĝi tial trajne estas bone konektita al la reto de la Zurika Trafik-Unio. La komunumo disponas ankaŭ pri ŝiphaltejo ĉe la Lago de Zuriko kun liniŝipoj al la insulo Ufenau, Rapperswil kaj Zuriko.

Okcidente de la komunumo pasas la svisa aŭtovojo A3, al kiu Richterswil disponas pri propra alveturejo.

Historio redakti

Inter la jaroj 700 kaj 900 post Kristo setlas la alemano Richtilo sur la teritorio de la hodiaŭa urbo Richterswil. La unua dokumenta mencio de la komunumo sub la nomo Richtliwile datiĝas el la jaro 1265. En Richterswil restadis en la 18-a jarcento personecoj kiel Johann Wolfgang von Goethe kaj Johann Caspar Lavater.

Esperanto-Movado redakti

En Richterswil okazis de la 14-a ĝis 16-a de oktobro 2011 la 4-a SFERO (Svisa Feria kaj Familia Renkontiĝo) sub aŭspicio de Svisa Esperanto-Societo.

Paralele kaj samtempe kaj samloke al la 4-a SFERO okazis internacia renkontiĝo de Grundtvig-programo pri Interkultura edukado, defio por multkultura Eŭropo. Tiu Grundvig-programo de Eŭropa Unio similas al programo Komenio aŭ programo Erasmus. La Grundtvig-programo subtenas aktivecojn por personoj laŭ la slogano de Grundtvig: lerni dum la tuta vivo, do koncernas personojn de iu aĝo.[1]

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti