Ricinoleo estas planta oleo kiu estas uzata por diversaj aplikoj. En anglosaksaj landoj la oleo estas havebla sub la nomo Castor oil.

Ricinoleo
Bildo de la ricino, laŭ Koehler (1887)

Konsisto redakti

Ricinoleo estas farita el la fruktoj de la ricino (Ricinus communis). La oleo estas produktata per platigado kaj elpremado de la fruktoj. Ĝi konsistas el trigliceridoj de kiuj la grasacidoĉenoj por proksimume 90% devenas el ricinoleata acido. La pulpo kiu restas estas tre venena por homoj kaj bestoj. La celata veneno nomiĝas en pura formo ricinino.

Aplikoj redakti

Ricinoleo estas aplikata dum la produktado de kelkaj lubrikiloj, hidraŭlikaj kaj bremsolikvaĵoj, farbo, inko, malvarmrezistaj plastoj, nilono, polurvakso, sapo, banoleo, kaj parfumo. Ricinoleo ankaŭ estas uzata por harfiksado.

Medicine ĝi povas esti aplikata en la formo de volvaĵoj, gutetoj kaj pli grandaj perbuŝaj dozoj. Kiel laksigilo ĝi estas libere aĉetebla en drogistejoj. Ĝi stimulus la digestan sistemon kaj la fekadon. Jam delonge ricinoleo estas uzata por instigi la akuŝon de fingravedaj virinoj.