Ricky MARTIN, ĝuste Enrique MARTÍN MORALES (naskiĝis la 24-an de decembro 1971 en San Juan) estas fama portorika kantisto.

Ricky Martin
Persona informo
Naskonomo Enrique José Martín Morales
Naskiĝo 24-an de decembro 1971 (1971-12-24) (52-jaraĝa)
en San-Juano
Lingvoj anglahispana vd
Loĝloko Los-Anĝeleso vd
Ŝtataneco UsonoHispanio vd
Familio
Edz(in)o Jwan Yosef vd
Infanoj 4
Profesio
Alia nomo Ricky Martin vd
Okupo kantisto • teatra aktoro • komponistomodelo • televida aktoro • verkisto vd
Aktiva dum 1984– vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Komencoj

Lia artista kariero komenciĝis tre frue kiam li ankoraŭ estis infano en modelado, ĥoroj kaj teatraĵoj en la lernejo. La famo alvenis kiam li eniris la infanan grupon Menudo, en 1984, anstataŭante al Ricky Meléndez. Post kvin jaroj de laboro, ĝiroj kaj surbendigado, Ricky forlasas la grupon por translokiĝi al Novjorko kaj porte en Meksiko. En Meksiko komenciĝis lia teatra kariero per "Los Tenis rojos" (La ruĝaj Sportŝuoj) kaj "Mamá ama el rock" (Panjo amas rokmuzikon); debutis kiel televida aktoro en la telenovelo "Alcanza una estrella ll" (Atingu stelon ll). Pro la granda sukceso de tiu telenovelo, lanĉiĝis al la merkato disko titolita "Muñecos de Papel"(Paperpupoj), kie Ricky Martin estis unu el la ĉefaj figuroj. Kune kun Sasha Sökol kaj sia temo "Juego de Ajedrez" (Ŝakludo)atingis la unuajn lokojn en la popularlistoj.

Li faris sian un unuan aperon en kino per la filmo "Más que alcanzar una estrella" (Pli ol atingi stelon), kie cetere, konatiĝis kun Paloma, lia dujara posta fianĉino.

En aŭgusto 2008 li ekestis patro de la filoj-ĝemeloj, kiujn naskis la substitua patrino[1].

La 29-an de marto 2010 Ricky Martin publike elŝrankiĝis - deklaris per socia retejo ke li estas samseksemulo[2].

Solula Kariero

Ricky Martin subskribis kontrakton kun Sony en 1991 kaj surbendigis sian unuan diskon kiel solisto, "Ricky Martin", por Sony Music Entertainment, produktita de Mariano Pérez, kiu sukcesis porti sian muzikon kaj popularecon al la tuta Latinameriko. En 1993 li surbendigis sian diskon "Me amarás" (Vi amos min), ankaŭ por Sony Music, sed ĉifoje produktita de Juan Carlos Caderón Lia tria disko "A medio vivir" (Duonvivi), eniris la merkaton en 1995, produktita de Dobi Draco Rosa kaj KC Porter vendis pli ol 600 mil diskojn en ses monatoj. Per tiu ĉi albumo li estis tutmonde konata dank'al la temo "María". En februaro 1998, Ricky prezentis sian kvaran laboraĵon, Vuelve (Revenu) kiu ĝisnune vendis ses milionojn da diskoj tra la tuta mondo, ĉi albumo enhavas la popularan kanzonon "La copa de la vida" (La pokalo de la vivo), oficiala kanzono de la Tutmonda Futbalĉampionado Francio 1998. Post la atingita sukceso, Ricky lanĉas al la merkato en majo 1999, novan albumon, "Ricky Martin", produktita de Robi Draco Rosa, Desmond Child i.a. kun kanzonoj en la angla kaj la hispana; debutis kiel numero unu en listo kun 200 albumoj en la revuo Billboard, kun pli granda nombra da vendado en la unua semajno (666.000), markante sian novan kondiĉon de "superstelo" de la latinamerika muziko. Ĝis hodiaŭ, Ricky vendis pli ol 55 milionoj da KD-oj je mondskalo kaj koncertis en Kanado, Azio, Aŭstralio, Eŭropo, Usono kaj Latinameriko.

Piednotoj