La ridanta suno, ruĝa suno kontraŭatomenergia suno estas la simbolo de la kontraŭatomenergia movado. Origine el Danio, ĝi komence de la 1980-aj jaroj disvastiĝis en multaj lingvoj, ankaŭ en Esperanto.

Ekesto redakti

La ideon pri la simbolo en marto 1975 havis la tiam 22-jara studentino pri ekonomiko Anne Lund el Danio. Post interparoloj kun Søren Lisberg, alia dana kontraŭatomenergia aktivisto, ŝi en aprilo 1975 unuafoje per oranĝkolora krajonego pentris la emblemon kun la origina slogano „Atomkraft? Nej tak.“ - do "Atomenergio? Ne dankon.". La unuaj 500 insignoj kun la emblemo kaj slogano estis disdonitaj kaj entuziasme akceptitaj dum la demonstracio de la 1-a de majo 1975 en Aarhus.

 
memorŝtono en Hanovro, Germanio, memore al demonstracio al la nuklea deponejo Gorleben en 1979

Celoj de la nova signo estis tiutempe,

  • en la arda diskuto por aŭ kontraŭ atomenergio alvoki al afableco kaj bonvolemo. La slogano ne prezentas agresan postulon, sed demandon - "[Ĉu] Atomenergio?" - kaj afablan respondon - "Ne dankon."
  • monti alternativon al atomenergio (la sunon), kaj
  • krei simplan, facile rekoneblan emblemon.

Disvastiĝo redakti

Jam ĝis la jaro 1977 de la insignoj estis venditaj proksimume milioino da ekzempleroj en 16 ŝtatoj. Aldoniĝis glumarkoj, sakoj, ombreloj kaj aliaj objektoj dekoritaj per la emblemo. La kopirajton tiutempe havis la dana kontraŭatomenergia organizaĵo Organisationen til Oplysning om Atomkraft (OOA) en Kopenhago. En la sekvaj jaroj la signo iĝis unu el la plej konataj emblemoj tutmonde.

La slogano tradukiĝis al pli ol 45 lingvoj inkluzive de Esperanto kaj la plurmiliona eldonkvanto de la insigno intertempe ne plu estas ekzakte mezurebla. Laŭ la dana kontraŭatomenergia organizaĵo la originaj skizoj ekde la jaro 2000 troveblas en la Dana Nacia Muzeo. Kiel simbolo pri la historio de la 20-a jarcento la insignoj ankaŭ montreblas en multaj pliaj muzeoj, ekzemple germanlingve en la Germana Historia Muzeo de Berlino aŭ esperantlingve en la Internacia Esperanto-Muzeo de Vieno.

Konata, plurajn metrojn alta ekzemplero de la "ridanta suno" ekde la jaro 1975 troviĝas en la domo Vestergade 7 en Aarhus, Danio, kaj tie estas ŝatata poŝtkarta motivo.

Kontraŭatomenergiaj organizaĵoj, kiuj volas utiligi la emblemon, devas pagi simbolan kotizon al la dania fondaĵo kontraŭ atomenergio. La enspezoj el tiu investiĝas en projektojn de la kontraŭatomenergia movado.

Eksteraj ligiloj redakti