Ried ĉe Kerzers

komunumo de Svislando

Ried ĉe Kerzers (en la franca lingvo Essert) estas komunumo en la Lagodistrikto en Kantono Friburgo, Svislando. Ĝi havis 1007 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Ried ĉe Kerzers
Blazono de Ried ĉe Kerzers
Blazono de Ried ĉe Kerzers
Blazono de Ried ĉe Kerzers
Vilaĝeniro de Ried ĉe Kerzers
Vilaĝeniro de Ried ĉe Kerzers
Vilaĝeniro de Ried ĉe Kerzers
komunumo en Svislando
Kantono Friburgo
Distrikto Lagodistrikto
Koordinatoj  46° 57′ 26″ N 7° 11′ 15″ O / 46.95722 °N, 7.18750 °O / 46.95722; 7.18750 (mapo)Koordinatoj: 46° 57′ 26″ N 7° 11′ 15″ O / 46.95722 °N, 7.18750 °O / 46.95722; 7.18750 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1007
Areo 7,59 km²
Alteco 511 m super marnivelo
Poŝtkodo 3216
Komunumkodo 2276
Mapo de Ried ĉe Kerzers
Mapo de Ried ĉe Kerzers
Mapo de Ried ĉe Kerzers
vdr

Geografio redakti

Ried situas en la Granda Marĉo sude de Kerzers kaj proksiume 6 kilometrojn nordoriente de Morato. La komunumo konsistas el la vilaĝoj Ried (sur alteco de 511 m s.m. en okcidento), Agriswil (sur alteco de 503 m s.m. en oriento) kaj Gurzelen (sur alteco de 451 m s.m. en nordo, nordokcidente de la aŭtvojnodo), kaj kelkaj izolitaj bienoj. Laŭlonge de la orienta kaj norda limo de la komunumo fluas la riverete Bibere. [1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 7,59 km², de kiuj 7,1% estas kovritaj de arbaro, 80,2% servas por agrikulturo kaj 11,6% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Ried ĉe Kerzers limas en nordo al Müntschemier (BE), en nordoriento al Kerzers, en oriento al Gurbrü, en sudoriento al Gempenach, en sudo al Büchslen, en okcidento al Galmiz, kaj en nordokcidento al eksklavo de Morato.

Trafiko redakti

En nordo de la komunumo situas la vojnodo de la svisa aŭtovojo A1 kun la svisa rapidvojo H10, kiu konektas kun interrompo la aŭtovojojn A1 kaj A5. Ĉe la vojnodo ekzistas alveturejo al la aŭtovojo. Pere de konektaj vojoj atingeblas de tie la centro de la komunumo. Per poŝtaŭtolinio de Kerzers al Ulmiz la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Ried datiĝas el la jaro 1277 kiel Riedes. En la 13-a jarcento ried apartenis al feŭduloj de la Grafoj de Kiburgo kaj fariĝis en la 14-a jarcento havaĵo de la episkopejo Lauzano, kiel feŭdo de la Grafoj de Savojo, kiuj submetis ĝin al la tribunalo de Morato. Dum la Burgonjaj Militoj en la jaro 1475 Ried kune kun Morato estis konkerita de Friburgo kaj Berno fariĝis komuna havaĵo de la du urboj. Okaze de la Helveta Revolucio de 1798 Ried ĉe Kerzers fariĝis parto de Kantono Friburgo kaj estis surbaze de la konstitucio de 1848 atribuita al la Lagodistrikto.[3]

Kun efiko de la 1-a de januaro 2006 la ĝis tiam aŭtonoma komunumo Agriswil estis integrita al la komunumo Ried ĉe Kerzers. La unua dokumenta mencio de Agriswil datiĝas el la jaro 1275 kiel Agerswyle.[4]

Vidu ankaŭ redakti

  • Aliaj lokoj kun la nomo Ried

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Bildoj redakti