La rigalo apartenas al la klavarinstrumentoj kaj estas portebla etorgeno, kiu estas ekipita nur per lamenfajfiloj. La nomo supozeble estas deduktebla de „rigole“, la malnov-franca nocio por „gorĝo“ ĉe lamenfajfiloj. Pensebla estus ankaŭ la dedukto de „regalis“ (reĝa), ĉar imperiestro Maksimiliano la 1-a ricevis tian instrumenton kiel donaco.

Rigalo fabrikita en 1988, laŭ originalo de ĉ. 1600 en la Germana Nacia Muzeo, Nürnberg

Ĝi konsistas el mallarĝa kesto, kiu entenas la ventokeston kun la lamenfajfiloj. Antaŭe troviĝas la klavaro, malantaŭe estas du kejlbalgoj, kiujn traktas ne la muzikisto, sed alia persono. Por ludi oni metas la rigalon sur tablon. Kiel t.n. bibliorigalo ĝi estas nomata, se la klavaro inkluzive fajfiloj estas stiveblaj en la kunfaldeblajn balgojn. Tiuj ĉi balgoj tiam estas formitaj kiel „libroduonoj“, kaj la instrumento havas laŭnome nur la grandecon de biblio, kaj dorsflanke ankaŭ aspektas tiel. Ege ŝatata estis la rigalo ne nur en la religia muziko, sed ankaŭ en la teatro-, ĉetabla-, danco- kaj domomuziko, precipe dum la 16-a kaj 17-a jarcentoj.

En la 18-a jarcento la rigalo perdis sian popularecon, ĉar ĝiaj supratonozaj, knaradaj tonoj ne plu konformis kun la sonidealo de la epoko.

Nomado kiel memstara orgenregistro redakti

Kelkfoje orgenoj havas kiel memstara familio t.n. rigaloregistrojn. Tiuj ĉi estas markitaj laŭ la tonalto de kompareblaj labiofajfiloj per 16′, 8′ aŭ 4′ aŭ plua aldono kaj estas en- kaj elŝaltitaj per registroŝaltiloj. Kroma ebleco por ŝanĝi la sonon ofte estas movebla klapo, post kiu troviĝas la rigalfajfiloj, tiel ke oni povas ludi kun malferma klapo (supratonoza sono) aŭ fermita klapo (pli malhela, mallaŭta sono).

Krome ekzistas inter etorgenoj konstruformoj, kiuj entenas krom unu aŭ du registroj da rigalfajfiloj ankaŭ registron ferma 4′, je kiu la registroj ofte povas esti dividitaj en baso kaj diskanto. Tiuj ĉi instrumentoj havas plimalpli centre dividitajn klavarojn. Tio ebligas la ludadon de diversaj sonkoloroj per la dekstra resp. maldekstra mano por melodio kaj akompanado.

Moderna rigalo redakti

En la nuntempo oni konstruas krom kopioj de historiaj instrumentoj ankaŭ modernajn rigalojn, kiuj disponas pri tonamplekso de C-c3 kaj funkcias per elektra blovilo.

Vidu ankaŭ redakti