Rigi estas montmasivo en la Alpoj en centra Svislando. Ĝia plej alta pinto havas altecon de 1797,5 m s.m. kaj situas sur la limo de la kantonoj Ŝvico kaj Lucerno.

Rigi
Monto Rigi
monto • senaŭta loko
Alteco 1 797 m
Situo Svislando (kantonoj Ŝvico kaj Lucerno)
Montaro Svisaj Antaŭalpoj
Geografia situo CH1903: 678784 / 211918 (mapo)47.0536111111118.4755555555556Koordinatoj: 47° 3′ N, 8° 29′ O; CH1903: 678784 / 211918 (mapo) f4
Rigi (Ŝvico)
Rigi (Ŝvico)
DEC
Rigi
Rigi
Situo de Rigi
Rigi (Svislando)
Rigi (Svislando)
DEC
Rigi
Rigi
Situo de Rigi
Map
Rigi
vdr
monto Rigi tridimensie

Nomo redakti

La nomo Rigi kiu en la germana lingvo estas uzata nekutime por montoj kun feminina artikolo (die Rigi) devenas de la vorto Rigine, kiu estis vorto por la geologiaj kuŝoj, kiuj bone videblas ĉe la norda flanko de la mono. Por la turisma reklamo de la 19-a jarcento oni disvastigis la legendon, ke Rigi estas mallongigo de la latina esprimo Regina montium (Reĝino de la montoj).

Geografio redakti

Rigi situas inter la Kvarkantona Lago en sudo kaj okcidento, la Lago de Zugo en nordoriento kaj la Lago de Lauerz en la sudorienta flanko. La montmasivo estas tre impresa, ĉar ĝi leviĝas de ĉiuj flankoj de 400 metroj s.m. al preskaŭ 1800 m s.m. kaj tiel formas impresan pinton, kiu ofertas mirindan rondvidon al la tuta Svisa Mezlando ĝis la Nigra Arbaro en nordo, la Ĵurasa montaro en nordokcidento, la Antaŭalpoj en oriento kaj la Alpa Ĉeno en sudo.

Geologio redakti

Geologie Rigi fakte kun escepto de la kalkŝtona teraso de Hochflue ne apartenas al la Alpoj sed al la subalpina molaso. Ĝi do efektive estas parto de la Antaŭalpoj respektive de la Svisa Mezlando. La ŝtonmaterialo kunpremita el diversaj materialoj estas nomata konglomeraĵo.

Turismo redakti

Rigi estas ŝatata ekskurscelo por turistoj el la tuta mondo. Sur la montmasivo troviĝas diversaj hoteloj kaj kuraclokoj. Ekzistas multaj eblecoj por migradi en somero kaj skiadi kaj neĝtabulado en vintro.

Trafiko redakti

 
Trajno de la Vitznau-Rigi-Fervojo ĉe Rigi Kaltbad

De ambaŭ flanko al Rigi kondukas dentoradofervojoj, krome ekzistas aertelfero. La monto do estas bonege atingebla de ĉiuj flankoj krom nordo.

La Vitznau-Rigi-Fervojo, konstruita de Niklaus Riggenbach laŭ sia franca patento n-ro 59625 de 1863 kaj inaŭgurita en 1871, kiu kondukas de la suda flanko de Vitznau en Kantono Lucerno al la kulmino estas la unua dentoradofervojo de Eŭropa.

De la orienta flanko la Arth-Rigi-Fervojo malfermita en la jaro 1875 kondukas supren de Arth en Kantono Ŝvico.

Ankaŭ ekzistas de la okcidenta flanko aertelfero de Weggis ĝis Rigi Kaltbad.

Eksteraj ligiloj redakti