Nederlanda aŭtovojo 2

(Alidirektita el Rijksweg 2)

La nederlanda aŭtovojo 2A2 respektive en la plej suda parto de la vojo N2 (nederlande Rijksweg 2, aŭ Autosnelweg A2 respektive N2) estas aŭtovojo inter la urbo Amsterdamo norde kaj la limo inter Nederlando kaj Belgio proksime de la komunumo Eijsden-Margraten okcidente de la urbo Maastricht sude. La aŭtovojo konsideriĝas la plej grava nord-suda trafika vojo en Nederlando, estas multe frekventata (aparte la norda parto inter Amsterdamo kaj Eindhoven) kaj longas 213 kilometrojn. De la plej suda punkto en Nederlando la vojo plu daŭriĝas suden ankoraŭ 22 kilometrojn kiel belga aŭtovojo A25, al la urbo Lieĝo en Valonio. Krom la menciitajn urbojn, la vojo ligas interalie la urbojn Utrecht, ’s-Hertogenbosch kaj Eindhoven.

Nederlanda aŭtovojo 2
aŭtovojo • rijksweg
Ĝeneralaj informoj
Longeco: 213 km
Provincoj: Norda Holando,
Utrecht,
Gelderland,
Limburgo
Mapo
Itinero
Klarigoj 
jam uzata
  projekto, konstruado, nepro de modernado
vojnodo de tipo A
vojnodo de tipo B
vojkruciĝo
trafikcirklo
lima transiro
Vojpagejo (VPO)
ponto
fervoja pasejo
tunelo
parkumejo kun bufeto
benzinstacio
restoracio
hotelo / motelo aŭ alia tranoktejo
ŝosea aerodromo
konstruado
 
pri la plej grandaj urboj de la itinero vidu tekste
Paso de strato
Map
vdr

Inter Amsterdamo kaj Utrecht, la vojo estas parto de la eŭropa ŝoseo , poste ĝi sekvas la vojon de la eŭropa ŝoseo . Ekzakte, la vojo A2 nur iras de Amsterdamo ĝis iom norde de Mastriĥto dum 208 kilometroj, kaj la lastaj 5 kilometroj - aparte ofte vojŝtopitaj - tra la urbo Mastriĥto kaj la komunumo Eijsden-Margraten ĝis la limo al Belgio nomatas nacia vojo N2. Sed ĉar la vojo seninterrompe daŭriĝas, la granda parto nomata A2 kaj la tre malgranda nomata N2 estas konsiderata unu sama vojo.

Dum parto de la vojo, la aŭtovojo havas duoblan nombron kaj uziĝas aldone kiel trako de du pliaj aŭtovojoj:

  • inter la nodopunktoj Empel kaj Hintham ĝi ankaŭ estas parto de la vojo A59, kaj
  • inter la nodopunktoj De Hogt kaj Leenderheide parto de la vojo A67.
nodopunkto Oudenrijn ("malnova Rejno") apud Utrecht