Rikardo de Shrewsbury (1-a duko de Jorko)

Rikardo de Shrewsbury (1-a duko de Jorko) (naskiĝis la 17-an de aŭgusto 1473, mortis verŝajne en 1483) estis frato de Eduardo la 5-a (Anglio).

Rikardo de Shrewsbury
angla princo
Persona informo
Naskiĝo 17-an de aŭgusto 1473 (1473-08-17)
en Shrewsbury
Morto verŝajne 1483
en Londono
Tombo Abatejo Westminster vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Familio
Dinastio Jorkoj vd
Patro Eduardo la 4-a de Anglio vd
Patrino Elizabeth Woodville vd
Gefratoj Cecily of York • Mary of York • Anne of York • Bridget of York • Margaret of York • Elizabeto de Jorko • Catherine of York • Eduardo la 5-a • George Plantagenet, 1st Duke of Bedford • Thomas Grey, 1st Marquess of Dorset • Richard Grey • Arthur Plantagenet, 1st Viscount Lisle vd
Edz(in)o Anne Mowbray, 8th Countess of Norfolk vd
Profesio
Okupo aristokrato vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Frua vivo redakti

Li estis la dua filo de Eduardo la 4-a (Anglio) kaj Elizabeth Woodville, kaj naskiĝis en Shrewsbury. En 1474 li nomumiĝis duko de Jorko. La 15-a de januaro 1478 li estis edzigita en Abatejo Westminster al la ankaŭ tre juna Anne de Mowbray (8-a grafino de Norfolk) (n. decembron 1472). Ŝi mortis en 1481. Tiun jaron la titolo Duko de Norfolk aldoniĝis al la titoloj de Richard.

Frato de reĝo redakti

La 9-an de aprilo 1483 Eduardo la 4-a mortis. Lia testamento nomumis lian fraton Rikardon (dukon de Gloucester) kiel protektanto de la juna reĝo ĝis li plenaĝis. Eduardo la 5-a estis tiam en Ludlow, Shropshire, kaj lia onklo Rikardo en norda Anglio. Ili ekiris al Londono, kaj la du grupoj kuniĝis en Northamptonshire. La 29-an de aprilo Rikardo vespermanĝis kun grafo Rivers kaj Richard Grey, duonfrato de Eduardo la 5-a. La sekvantan tagon li arestis ambaŭ virojn kune kun Thomas Vaughan, kiu estris la domanaron de Eduardo, kaj poste tiuj ekzekutiĝis. Rikardo forsendis la aliajn sekvantojn de Eduardo. Tiu estis eskortata de Rikardo al la Turo de Londono. Tien, la 16-an de junio, ankaŭ alvenis Richard de Shrewsbury.

Malliberigo kaj morto redakti

Rikardo prokrastis la kronadon de Eduardo. La 22-an de junio, dum prediko, pastro asertis ke la geedziĝo de Eduardo la 4-a kaj Elizabeth Woodville estis bigama pro antaŭa edziĝkontrakto de Eduardo la 4-a kaj Damo Eleanor Talbot. Tio igus la du princojn nelegitimaj. La filoj de Georgo Plantaĝeneto (duko de Clarence) ne rajtis surtroniĝi pro deklaro dum la regado de Eduardo la 4-a ke ilia patro Georgo Plantaĝeneto (duko de Clarence) estis ŝtatperfidisto. Pro tio, la 25-an de junio la angla parlamento detronigis Eduardon la 5-an kaj deklaris ke Rikardo la 3-a estis la rajta reĝo de Anglio.

La du princoj malpli kaj malpli videblis en la Turo de Londono, kaj post pluraj semajnoj ili tute malaperis. La ĝenerala kredo estas ke Rikardo ordonis ilian mortigon. En 1674 laboristoj kiuj rekonstruis ŝtuparon en la Turo eltrovis ostojn, kiujn oni metis en ĉerkon en Abatejo Westminster sub la nomoj Eduardo kaj Rikardo: tamen estas neniam pruvite ke la ostoj fakte estis tiuj de la princoj, kaj eĉ nun restas iom da spekulado pri la sorto de la du knaboj.

En 1483 Elizabeta de York, fratino de Eduardo la 5-a, edziĝis al Henriko la 7-a, tiel unuigante la reĝajn familiojn de Jorko kaj Lancaster.