Rikoltilo kaj martelo

Rikoltilo kaj martelo (aŭ falĉileto kaj martelo) estas simbolo de komunismo (foje uzita ankaŭ de aliaj branĉoj de la socialismo). Ĝin (kun stelon) inventis Trockij por ruĝa armeo (sed anstataŭ rikoltilon li uzis alian terkulturilon, plugilon). La du iloj aperas krucigitaj; en tiu formo, la simbolo antaŭ 1989 estis parto de multaj naciaj flagoj kaj blazonoj, el kiuj ĝi poste malaperis (ĉe flago de Ĉednestrio ĝi restas ankoraŭ).

La rikoltilo kaj martelo
Rikoltilo kaj martelo en la flago de Sovetio

Uzo kiel simbolo redakti

 
Blazono de Aŭstrio

Kvankam ĝi ne estas komunisma ŝtato, martelo kaj rikoltilo aperas en la nacia blazono de Aŭstrio, sed ne krucigitaj. La aŭstra aglo tenas rikoltilon per unu piedo kaj martelon per la alia.

Rusa firmao Aeroflot ne forigis rikoltilon kaj martelon, ĉi tiu signo restas ĉe emblemo de la firmao, kvankam la ŝtato ne plu estas komunisma.

 
Emblemo de Aeroflot

La signo sur flago de Angolo estas kopio de rikoltilo kaj martelo (sed pro tio, ke en la lando iloj uzatas aliaj ol apud Rusio, oni iom ŝanĝis ilojn). Krome la flago stelon ankaŭ enhavas.

La signon enhavas eĉ Unikodo. Tie ĝia numero estas 262D: .

La signo aperas sur la tombo de Trockij kaj la flago de ĉinaj komunistoj.

Ekzistis rusie politikistoj, kiuj uzis la signon svastikece (la kruco estis nigra en interna blanka disko sur ruĝa flago). La nomo de la movadestro estis Limonov kaj li nomis siajn anojn "naziaj komunistoj". La fama rokisto Letov nelonge amikis kun tiu movado kaj kun Limonov.

Malpermeso redakti

En 2005, sekve de la peto de la Germanio por puni tiujn, kiuj elmontras la svastikon en la tuta Eŭropa Unio, kelkaj eŭropuniaj politikistoj devenantaj el la iama Orienta Bloko petis pri la malpermeso de la rikoltilo kaj martelo en la Eŭropa Unio, honore al la viktimoj de la sovetia totalismo[1].

En la 9a de aprilo 2015 la Parlamento de Ukrainio aprobis leĝon per kiu oni malpermesis la komunismajn simbolojn kiaj la rikoltilo kaj martelo, figuroj de la Sovetunio[2].

Referencoj redakti

  1. itale "Falce e martello da bandire: Frattini "apre" ai paesi dell'Est", la Repubblica, 8-a de februaro 2005]
  2. Ucrania prohíbe la hoz y el martillo. El Parlamento de Kiev aprueba una ley que equipara el comunismo al nazismo, Pilar Bonet, El País, 9 APR 2015 [1] Konsultita la 10an de aprilo 2015

Vidu ankaŭ redakti