Rilatiga adjektivo

Rilatiga adjektivo estas adjektivo indikanta ne propran econ de io, sed ties rilaton al io alia; rilatigan adjektivon oni povas anstataŭigi per substantiva komplemento.

Ekz-e en «la ŝofora seĝo» la adjektivo «ŝofora» rilatigas la seĝon al ekstera ulo «ŝoforo», kaj estas samsignifa kun «la seĝo de ŝoforo», ĝi estas rilatiga adjektivo; dum en «rapida aŭto» la adjektivo «rapida» indikas propran econ de la aŭto: «aŭto, kiu (mem) estas rapida».

Rilatiga adjektivo ne havas komparajn gradojn. Oni ne diras tre ŝofora seĝomalpli ŝofora seĝo; sed oni facile diras tre rapida aŭto, plej rapida aŭto ktp.

La ĉi-supran difinon oni apliku al la pozitiva grado de adjektivoj: bela domo estas adjektivo kvalita, ne rilatiga; en komparativo mia domo estas pli bela ol la lia jes aperas rilato inter la du domoj, tamen tio ne ŝanĝas la tipon de la adjektivo (la rilato estas ŝuldata al la komparativo; dum en ŝofora seĝo la rilatigon enkondukas la adjektivo mem, kaj ĝi ne estas kompara, sed plie klasifika).