Rimavské Janovce situas en la plej griza regiono

Bazaj informoj redakti

Rimavské Janovce, hungare Jánosi estas vilaĝo en Slovakio, en Regiono Banská Bystrica, en Distrikto Rimavská Sobota.

Situo redakti

Rimavské Janovce situas sur tre mildaj deklivoj, laŭ maldekstra bordo de rojo nomata Rimava, laŭ vojo kaj fervojo Jesenské-Rimavská Sobota. La lasta troviĝas 6 km-ojn.

Historio redakti

La loko estis loĝata dum la bronzepoko. La vilaĝo estis unue menciita en la jaro 1221 en formo "Janus". En la 16-a jarcento la vilaĝo apartenis al la Osmana Imperio. En 1683 la poloj faris ruina la komunumon. En 1910 loĝis en Jánosi 1269 da homoj, (1220 hungaroj, 49 slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon Jánosi apartenis al Hungara reĝlando, al Gömör kaj Kis-Hont, al distrikto de Feled, poste al Ĉeĥoslovakio, fine ekde 1993 al Slovakio. Inter 1938-1945 la vilaĝo rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la mondmilitoj slovakoj alvenis, post la 2-a mondmilito iom da hungaroj deportiĝis al Hungario. La restaĵo iĝis senrajta laŭ la Dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis en Rimavské Janovce 1207 da homoj, (638 slovakoj, 499 hungaroj, 63 ciganoj, 4 ĉeĥoj, unusola polo).

Vidindaĵoj redakti

Famuloj redakti

En la iama Jánosi naskiĝis hungara poeto Klára Vályi.

Eksteraj ligiloj redakti