Ringelspitz (prononcu: ring-l-spic; romanĉa lingvo: Piz Barghis) estas monto en la sudo de Kantono Sankt-Galo proksime de la limo kun Kantono Grizono. Kun alteco de 3247 m s.m. ĝi estas la plej alta pinto de Kantono Sankt-Galo.

Ringelspitz
Rigrado de Bot da la Crusch nordokcidenten: Flimserstein, Trin, Ringelspitz
Rigrado de Bot da la Crusch nordokcidenten:
Flimserstein, Trin, Ringelspitz
monto
Alteco 3 247 m
Situo Svislando
Montaro Glarusaj Alpoj
Geografia situo CH1903: 756611 / 196341 (mapo)46.8997222222229.4941666666667Koordinatoj: 46° 54′ N, 9° 30′ O; CH1903: 756611 / 196341 (mapo) f4
Ringelspitz (Grizono)
Ringelspitz (Grizono)
DEC
Ringelspitz
Ringelspitz
Situo de Ringelspitz
Ringelspitz (Svislando)
Ringelspitz (Svislando)
DEC
Ringelspitz
Ringelspitz
Situo de Ringelspitz
Map
Ringelspitz
vdr

Geografio redakti

Ringelspitz fakte estas larĝa masivo kun pluraj flankaj pintoj. La montopinto troviĝas sur la tereno de la komunumo Pfäfers. Norde de Ringelspitz troviĝas la Calfeis-Valo, flanka valo de Tamina-Valo kun la Gigerwald-Lago. La pintoj de la Ringelspitz-Masivo situas sur kresto kiu orienten malsupreniras al la Kunkels-Pasejo, tra kiu montara pado ligas la setelejon Kunkels, kiu apartenas al la municipo Vättis en Pfäfers, kun Tamins en Kantono Grizono. Okcidente la kresto plukondukas ĝis la Piz Sardona.

Montara Turismo redakti

Je la grizona flanko kelkajn kilometrojn sudoriente de la pinto situas la Ringelspitz-Kabano de la Svisa Alpismo-Klubo (SAC). Ĝi estas trankota haltejo por grimpado de la pinto de Ringelspitz.

Monda naturheredaĵo redakti

Ringelspitz apartenas al la Svisa Tektonika Areno Sardona, regiono kiu estis la 7-an de julio 2008 akceptita kiel Monda Naturheredaĵo de UNESKO.

Eksteraj ligiloj redakti