La Ringokula sturno (Gracupica contraSturnus contra) estas paserina birdo de la genro de sturnoj plej tipa en familio de Sturnedoj. Ĝi estas troviĝanta en Suda kaj Sudorienta Azio. La taksonomia lokiĝo ŝanĝis lastatempe kiam oni ŝanĝis ĝin el la genro Sturnus kie estis pasinte.(Zuccon et al. 2006)

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ringokula sturno
Ringokula sturno, el Okcidenta Bengalo
Ringokula sturno, el Okcidenta Bengalo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Sturnedoj Sturnidae
Genro: Sturnus
Specio: 'S. contra'
Sturnus contra
(Linnaeus, 1758)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Aspekto redakti

 
Historia illustraĵo de George Edwards, 1751

Temas pri tre rimarkinda specio kiu montras en nigrecaj supraj partoj tre elstaran blankan vangon kiel sekvo kaj ĉefa ero de traokula blankeca strio el la supra bekobazo al la orelareo; en tiu strio estas ruĝoranĝeca ĉirkaŭokula nuda areo kie kontrastas la nigra okulo. La resto de la kapo estas tre nigra. La beko estas helgriza al eburkolora kun tre ruĝa bazo kaj blankeca makulo en la suba bazokomenco. La subaj partoj estas helgrizaj kun iom da helvioleca nuanco; la suba ventro estas pli blankeca. La dorso, flugiloj kaj vosto estas nigrecaj, sed ne tiom brilnigraj ol la kapo kaj estas blankaj flugilstrio el la ŝultroj en flugiloj, pugo kaj subpugo kun fina subvosto nigra.

Referencoj redakti

  • IUCN2006, BirdLife International, 2004, 51912, Sturnus contra, 12a Majo 2006. Malplj zorgiga.
  • Zuccon, Dario; Cibois, Anne; Pasquet, Eric & Ericson, Per G.P. (2006): Nuclear and mitochondrial sequence data reveal the major lineages of starlings, mynas and related taxa. Molecular Phylogenetics and Evolution 41(2): 333-344. COI:10.1016/j.ympev.2006.05.007 (HTML resumo)


Bildaro redakti

Eksteraj ligiloj redakti