La Ringopetrelo (Oceanodroma hornbyi) estas marbirdo kiu loĝas ĉe la Humbolta Marfluo ĉe la marbordoj de Sudameriko. Tiu specio estas tre distinga kaj aparta membro de la familio de ŝtormopetreloj nome Hidrobatedoj, kun malhela krono, blankaj vizaĝo kaj subaj partoj, forkoforma vosto kaj nigra bendo tra la brusto, kio estas tialo por la komuna nomo. Ĝi estas relative komuna en la maroj ĉe Peruo, Ĉilio kaj Ekvadoro. En la latina scienca nomo tiu specio ricevas nomigon laŭ la almirala Siro Phipps Hornby.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ringopetrelo
Ringopetrelo
Ringopetrelo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Procelarioformaj Procelariiformes
Familio: Hidrobatedoj Hydrobatidae
Genro: Oceanodroma
Oceanodroma hornbyi
(Gray, 1854)
Konserva statuso
100 px }
Konserva statuso: Datumoj neadekvataj
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Aspekto redakti

 
Ilustraĵo fare de Joseph Smit, 1896

Ĝi esta 21 cm longa. Prezentas kronon, nukon, orelareon kaj ĉirkaŭokulon malhelgrizaj; frunto, bridoj, vangoj, gorĝoj kaj kolflankoj blankaj, kun kolumo el bruneca al grizeca. Ankaŭ la dorso estas grizeca, pli hela al la nuko. La supra vosto estas helgriza al blankeca. La suba vosto, la brusto kaj la ventro estas blankaj; la fugiloj estas nigrabrunaj kun eksteraj bordoj de skapularaj kaj duarangaj borde de blankeco. La vosto estas nigrabruna, tre forkoforma. Ĝi havas nigrsajn bekon kaj krurojn.[1][2]

Reproduktado redakti

 
Ĉemare montrante la distingan nigran bendon kaj kronon.

La reprodukta biologio de la Ringopetrelo estas mistera, ĉar ties kolonioj kaj nestoj neniam estis trovitaj. Oni supozas, ke ili reproduktiĝas inter marto kaj julio, ĉar post tiam oni vidas elnestiĝulojn regule ĉe maro ĉe Limo (en Peruo) kaj ĉe Antofagasto (en Ĉilio). Estis ankaŭ informoj pri mumiigitaj elnestiĝuloj kaj plenkreskuloj troviĝantaj en fendoj de Atakama-Dezerto je 50 km el maro, kaj eĉ informoj pri unu elnestiĝulo vidita je 150 km for el maro, kaj unu nepruvita informo pri individuo fluganta al nesto en la urbo de Caraz en Peruo, je 100 km for el maro.

Statuso kaj konservado redakti

Estas malfacile scii ĉu tiu neotropisa specio estas minacata kaj kiom. Vidita ĉemare oni ĉirkaŭkalkulas la populacion en miloj aŭ dekoj da miloj. Oni ĵus vidis vaganton ĉe la marbordo de Kalifornio fare de teamo el NOAA.

Referencoj redakti

  1. Golondrina de mar de collar; AVES DE CHILE??.
  2. Brooke, M. (2004) Albatrosses And Petrels Across The World: Procellariidae. Oxford University Press, Oxford, UK ISBN 0-19-850125-0
  • Brooke, M. (2004). Albatrosses And Petrels Across The World: Procellariidae. Oxford University Press, Oxford, UK ISBN 0-19-850125-0