La Rinocera aŭko, Cerorhinca monocerata, estas marbirdo konsiderata, spite ties nomo, proksima parenco de la Fraterkuloj kaj ne tiom de la Urietoj, ĉiukaze de la familio de Aŭkedoj. Ĝi estas la ununura vivanta specio de la genro Cerorhinca.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Rinocera aŭko

Rinocera Aŭko en Alaska Sea Life Center en Seward, Alasko
Rinocera Aŭko en Alaska Sea Life Center en Seward, Alasko
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Familio: Aŭkedoj Alcidae
Genro: Cerorhinca Cerorhinca
Specio: Rinocera aŭko 'Cerorhinca monocerata'
Peter Simon Pallas 1811
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ties teritorio ampleksiĝas en Norda Pacifiko kie la specio nutras sin per etaj fiŝoj kaj nestumas en kolonioj de marbirdoj. La nomo devenas el korneca pliigo de la beko, kiu aperas nur en reproduktuloj. Krome, kiel okazas ĉe fraterkuloj, ĉiujare renoviĝas la bekingo.

Aspekto redakti

La Rinocera aŭko (konata ankaŭ kiel Kornobeka fraterkulo) estas mezgranda aŭko (35 cm longa) kun granda, forta, pinta flavoranĝa beko (kun la 'korno' elirante supren el la bazomezo). La plumaro estas malhela (preskaŭ nigra) supre kaj pli pala sube; la reproduktuloj ĉu maskloj ĉu inoj posedas blankajn striojn unu de supre la flava okulo ĝis la nuko kaj alia el la bekobazo al malantaŭa kolo en ĉiu flanko tre kontrastaj antaŭ la nigra fono. Maskloj estas iomete pli grandaj ol la inoj (ĉirkaŭ 10 % laŭ pezo, 500 g).

Disvastiĝo redakti

La Rinocera aŭko estas aŭko de norda Pacifiko kiu reproduktiĝas el Kalifornio (ĉe la insuloj de la Kanalo de Kalifornio) al la Aleŭtoj en Alasko en Ameriko; kaj ĉe Hokajdo kaj Honŝuo, en Japanio kaj en Norda Koreio kaj insulo Saĥalino en Azio. La birdoj vintras kaj proksime kaj malproksime de marbordoj, por tio ili iomete migras.

Kutimoj redakti

La Rinocera aŭko nestumas en tuneloj kavitaj per bekoj kaj piedoj engrunde aŭ en naturaj kavetoj el 1 ĝis 5 m profundaj kaj malofte ĝis 8 m, foje kovritaj el vegetaloj. Ili preferas nestolokojn en malkrutaj deklivoj por helpi ekflugon necese ĉe mallertaj flugantoj. La ino demetas ununuran ovon kiu estas kovata de ambaŭ gepatroj dum 45 tagoj; la duonfrumatura ido estas manĝigata per beko plena je fiŝoj ĉiunokte (laŭ maniero de fraterkuloj) dum 50 tagoj. La nokta kutimaro oni supozas ke klopodas malhelpi predadon kaj kleptoparazitismo de mevoj; dumtage ili restas enmare aŭ en siaj subteraj nestoj. La ido sendependiĝas post 55 tagoj. Ili atingas seksan maturecon je la 3 aŭ 5a jaro.

En maro la Rinocera aŭko manĝas fiŝojn, kun kelka krilo kaj kalmaroj. Ili manĝas malproksime de marbordo dum la reprodukta sezono en marmezo. Por kapti predaĵojn, ili plonĝas tiom profunde kiom ĝis 57 metroj kaj tiom daŭre kiom ĝis 148 sekundoj.[1]

Evoluado kaj prahistoriaj specioj redakti

La genro Cerorhinca evoluis en Norda Pacifiko, ŝajne en mezmalfrua Mioceno. Kvankam nuntempe restas ununura specio, estis iam mule pliaj, kaj laŭ nombro de specioj kaj laŭ distribuado; oni trovis fosiliojn tiom sude kiom ĝis Baja California. Konataj prahistoriaj specioj estas jenaj:

  • Dubinda Aŭketo, Cerorhinca dubia (malfrua Mioceno ĉe Santa Barbara, Usono)
  • Cerorhinca minor (malfrua Mioceno/frua Plioceno ĉe insulo Cedros, Meksiko)
  • Cerorhinca reai (San Diego, malfrua Plioceno, SOkc USA)

Referencoj redakti

  • BirdLife International (2004). Cerorhinca monocerata. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 11 May 2006. Ne minacata
  • Gaston, A. J., and S. B. C. Dechesne. 1996. Rhinoceros Auklet (Cerorhinca monocerata). In The Birds of North America, No. 212 (A. Poole and F. Gill, eds.). The Academy of Natural Sciences, Philadelphia, PA, kaj The American Ornithologists’ Union, Washington, D.C.
  1. (Jul 2003) “Diving behavior of an epipelagically feeding alcid, the Rhinoceros Auklet (Cerorhinca monocerata)”, Canadian Journal of Zoology 81 (7), p. 1249–1256. doi:10.1139/z03-112. Alirita 2007-03-02..