La Rinodermatedoj aŭ laŭ la latina scienca nomo Rhinodermatidae, komune konataj kiel Darvinaj ranoj, estas familio de malgrandaj ranoj kiuj troviĝas en la sudokcidenta marbordo de Sudameriko.[1] La monotipa genro (Rhinoderma), havas nur du speciojn, el kiuj la Ĉilia Darvina rano (R. rufum) estas tre endanĝerita aŭ eĉ povus esti jam formortinta. La pli bone konata Darvina rano (R. darwinii) estas vundebla.

Rhinoderma darwinii.jpg
Rhinoderma darwinii
Rhinodermatidae range

Ambaŭ specioj estas rimarkinda pro sia malkutima reproduktado, ĉar la ranidoj estas zorgataj ene de la buŝoj de la maskloj.[1] La ovoj estas demetataj surgrunde. La maskla rano transportas la ranidojn en sia granda voĉa sako. Ĉe la Ĉilia Darvina rano, la ranidoj estas transportataj al la akvofonto kaj liberigitaj por la pluigo de ties disvolvigo. Ĉe la Darvina rano, ili loĝas en la voĉa sako ĝis la metamorfozo. Ili povas porti inter 5 kaj 15 idojn. La Darvinaj ranoj estas separataj en aparta familio baze sur pure kutima adaptado, kiu estas unika inter ranoj.

La Darvinaj ranoj estas malgrandaj, kaj atingas grandon de nur 3 cm de longo.[1] Ili estas hegemonie verdaj ranoj, kun makuloj de bruno, kaj havas longajn, mallarĝajn nazojn. Ili estas ĉefe surteremaj.

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 Zweifel, Robert G.. (1998) Cogger, H.G.: Encyclopedia of Reptiles and Amphibians. San Diego: Academic Press. ISBN 0-12-178560-2.

Literaturo redakti

  • Cogger, H.G.. (2004) Encyclopedia of Reptiles & Amphibians Second Edition. Fog City Press. ISBN 1-877019-69-0.