Rio Claro (San-Paŭlio)

municipo en la subŝtato San-Paŭlio de Brazilo
(Alidirektita el Rio Claro (São Paulo))

Rio Claro estas municipo kaj universitata grandurbo de la brazila subŝtato San-Paŭlio. Ĝi apartenas al Rio Claro (mikroregiono).

Rio Claro
municipo de Brazilo • urbego

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 13500-001 a 13509-999
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 201 418  (2022) [+]
Loĝdenso 404 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 22° 25′ S, 47° 34′ U (mapo)-22.410833333333-47.560833333333Koordinatoj: 22° 25′ S, 47° 34′ U (mapo) [+]
Alto 613 m [+]
Areo 498,422 km² (4 984 2.2 ha) [+]
Rio Claro (Brazilo)
Rio Claro (Brazilo)
DEC
Rio Claro
Rio Claro
Situo de Rio Claro

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Rio Claro (São Paulo) [+]
vdr

Bazaj informoj redakti

 
Rio Claro en la subŝtato (ruĝe).

Geografio redakti

 
Aerfoto pri Rio Claro

Rio Claro situas en altebenaĵo en sudorienta parto de la lando. La najbaraj municipoj estas norde: Corumbataí, nordoriente Leme, oriente Araras, sudoriente Santa Gertrudes (São Paulo), sude Iracemápolis kaj Piracicaba, okcidente Ipeúna, nordokcidente Itirapina. Campinas troviĝas 73, Guarulhos kaj San-Paŭlo (urbo) po 158, Curitiba 377, Nova Iguaçu 423, Rio-de-Ĵanejro 447, Belo Horizonte 466, Goiânia 663, Braziljo 737, Campo Grande 763, Porto Alegre 924, Salvador de Bahio 1418, Maceió 1897, Teresina 1992, Recife 2092, São Luís 2240, Natalo (Brazilo) 2274, Belém 2332, Manaus 2532 km.

Historio redakti

La vilaĝo São João Batista do Ribeirão Claro estis fondita en 1827. Tiutempe komencis alveni enmigrintoj el eŭropaj landoj, precipe de Germanio, Svislando kaj Italio, sed ankaŭ de Hispanio, Portugalio, kelkaj orienteŭropaj landoj, kaj de Turka Imperio ĉefe kristanoj. La vilaĝo estis levita municipo en 1845. En 1905 nomŝanĝo okazis al Rio Claro. Tiutempe jam ankaŭ japanoj alvenis.

 
Panoramo en Rio Claro
 
Kirko en Rio Claro

Klimato redakti

Rio Claro situas en tropika zono, kiun influas la montara regiono. La averaĝa jara temperaturo estas 20 °C (laŭ la monatoj averaĝe varias inter 16-23 °C). Jare pluvas po 1294 mm, en ĉiuj monatoj pluvas, sed inter oktobro-marto daŭras la pluva sezono.

Trafiko redakti

Rio Claro havas gravan rolon en la fervoja reto de San-Paŭlio. La urbego situas laŭvoje inter Campinas kaj São Carlos kaj kuras alia vojo al Piracicaba.

Vidindaĵoj redakti

Horto Florestal Edmundo Nafara de Andrade estas granda parko, kiun la fervoja societo plantis. La eŭkaliptoj alvenis en 1914 el Aŭstralio.

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

 
Parko Horto Florestal