Ripeta fusilo estas tia militista kaj ĉasista plurpafa manarmilo, kiun oni postplenigas (reŝargas) per manforta reen- kaj antaŭenŝovo de la fermilo. Tiel oni elĵetigas la malplenan kartoĉon kaj reenigas novan pafaĵon. La pafilo estas tiel tuj uzebla.

Sub la cellorno troviĝas la reen-tienŝova fermilo

La unua germana modelo estis Mauser Modell 71 de la prusa armeo; ĝia magazeno entenis 8 kuglojn.

Kompare al duone aŭtomata fusilo, kiu reŝargas sin mem per parto de la pafa energio, ripeta fusilo postulas agon de la pafanto kaj do havas malpli rapidan paf-kadencon. Kompense ĝia precizeco kutime estas pli alta, ĉar la ŝarga procezo ne povas influi la iron de la kuglo.

vidu ankaŭ redakti