Ripo estas ĉiu kurba ostokartilago, kiuj ĉirkaŭas la bruston de la homo aŭ aliaj bestoj.

Religie redakti

Dio kreis la unuan virinon el la ripo de la unua viro (Adamo); estis skribita en la Malnova Testamento.

Botanike redakti

Ripo aŭ nervuro estas elstara linio aŭ listelo de organo, precipe de folio, ĝenerale pli facile videbla sur la ekstera flanko de la limbo kaj de iaj fruktoj: folio estas karakterizata de la aranĝiĝo kaj dividiĝo de la ripoj en la limbo, ekzemple paralele ripa, plume ripa, mane ripa, stele ripa[1].

Proverbo redakti

Ekzistas proverboj pri ripo en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof[2]:

  •  
     Oni batas per vipo, por ke sentu la ripo. 
  •  
     Aŭ kuseno sub ripo, aŭ bato per vipo. 

Referencoj redakti

  1. PIV
  2. Lernu. Arkivita el la originalo je 2011-12-25. Alirita 2009-08-06.