Ritmomodelo (an.: Groove) estas ritmofiguro tipa por muzikpeco aŭ ritma-mezura bazomodelo.

La ritmomodelo kaŭzas la sentadon de flua resp. svinga ritmo de muzikpeco, kiun en la kunludado de bandanoj ĉefe generas la ritmosekcio (frapinstrumentaro, kontrabaso aŭ elektra basgitaro kaj piano aŭ alia harmoniinstrumento kaj kiu instigas al kunbalanciĝo, moviĝo kaj dancado. Tiaj ritmomodeloj ĉefe trovigĝas en tiuj muzikstiloj, kiuj radikas en nigrusona muziko (ekz. ritmenbluso, funko, ĵazo, soulo, salso, rokmuziko, popmuziko kaj hiphopo). Ritmomodelo estas iaspeca ostinato (itale, deduktita de la latina obstinatus, obstina) – kontinue ripetanta muzika frazo. Ritmomodelo prezentas ritman, ofte sinkopan bazan modelon, kiu poste povas esti variata kaj kontraŭ kiu kontraŭludas la aliaj muzikistoj. Ĉi tiu streĉorilato donas al ritmomodelo apartan ĉarmon. Ritmomodelo efikas sur la aŭskultantoj nekonscie psikomotore stimula. Apartan gravecon la ritmomodelo havas do en stiloj de dancmuziko kiel funkosalso. Bona ekzemplo estas la muziko de James Brown el la fruaj 70-aj jaroj.

Fama ekzemplo, kiel ritmomodelo ankaŭ venkis en blankula ĉeftendenca popmuziko, estas la popkantaĵo „Take a Chance On Me“ de ABBA. Dum kiam la virinoj kantas la melodivoĉojn, la viroj akcentas la ritmomodelon „Take a chance take a chance take a take a chan chance“.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti