Rito estas aro da simbolaj agadoj specifaj por konkreta kulturo, farataj intence por atingi certan faron, kiu ankaŭ povas esti tre forprenita de certa funkcia celo. Multaj ritoj estas religiaj, aŭ pli ĝenerale celataj influi supernature, sed ankaŭ ekzistas tute ne-religiaj ritoj.

Lingva noto redakti

En multaj Eŭropaj lingvoj ekzistas du etimologie rilataj vortoj kun signifo parenca al "rito": Temas pri "rite", "Ritus", "rito" ktp unuflanke, kaj "ritual" ktp aliflanke. Tamen la signifodiferenco inter la du varias multe de lingvo al lingvo, kaj eĉ interne de unu lingvo depende de la kunteksto. Kelkaj Esperantistoj sentis la bezonon por aparta radiko "ritualo" por paroli pri iu el la signifoj esprimeblaj per "ritual" en iu Eŭropa lingvo. Tamen nur la vorto "rito" estas oficiala en Esperanto, kaj ankaŭ PIV kaj ReVo listigas nur "rito". Ĉar la signifodiferenco tute ne estas unueca en la Eŭropaj lingvoj, ne indas ekuzi la neoficialan radikon "ritualo" en Esperanto; jam la eŭrop-lingvanoj komprenus la diferencon inter "rito" kaj "ritualo" diverse, kaj por la plej multaj ne-eŭrop-lingvanoj la diferenco estus tute nebula.

Specoj de ritoj redakti

religiaj:

laikaj:

Ritoj en religioj redakti

Kristanismo redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj Kristanismo kaj Historio de kristanismo.
 
Bapto estas kunigo kun unueco de konkreta eklezio

Kristanaj ritoj estas ofte ankaŭ samtempe sakramentoj, ĉar ilia parto havas valoron sakramentan. La unua rito, kiun homoj spertas, estas en plejparto de eklezioj bapto. Kelkaj socioj, kiel ekz. anabaptistoj, praktikas ankaŭ bapton de plenkreskuloj, kiel ekkonsciintoj en kredo, dum kiu oni estas aligita en la socion kaj purigita el prapeko. Tiel ĉi okazas post mergo de la kapo en akvo, ties surverŝo, mergo de la tuta korpo aŭ en simila maniero. La ceremonio havas pli karakteron inican kaj ligita ĝi estas kun bibliaj tekstoj. Divido de la tria evangelio de Mateo kaj divido de la tria evangelio de Lukaso.

En katolika eklezio ekde la 20-a jarcento la infanoj ekde la tn. "veno al prudento" (ĉirkaŭ ok jaroj) akceptas sian unuan komunion. La komunio estas por kristanoj anima kuniĝo (simbola aŭ reala - depende de konfesio) kun Jesuo Kristo. En katolismo oni ordonas akcepti ĝin unufoje dum la jaro - la ofteco de akceptado estis objekto de disputo, ĝenerale oni interesiĝas pri la ofta akceptado; oni malpermesas tamen pli oftan ol ĉiutage. Malfacile estas priskribi tiun ĉi specon de la ceremonio - en certa signifo tio estas rito de la transiro, ĝi havas ankaŭ karakteron purigantan destinante ankaŭ riton firmiganta unuecon kaj substrekanta subordigon de spirita kondukanto. Estas kunligita kun ĝi same eŭkaristia religio (meso, dia liturgio), kies kulmino estas propre eŭkaristio. En multaj protestantismaj reformitaj eklezioj tiaj ĉi ritoj estas praktikataj malofte (ekz. kelkfoje dum jaro).

Alia rito, kiu estas jam neniel dubinda, kian ĝi havas manieron, estas geedziĝa promeso, sigelanta por ĉiam ligon de viro kaj virino, kies devo estas naskado kaj edukado de infanoj.

Judismo redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Judismo.

En judismo la unua rito, kiun judo partoprenas, estas inica - cirkumcido konsistanta en amputo de parto de penisa prepucio. Tio estas simbola signo de aparteneco al "elektita nacio" kaj ankaŭ ĝi plenumas higienan rolon (la cirkumcido estas praktikata pro higienaj celoj ankaŭ de multaj kristanoj en Usono).

Fianĉiĝo de junaj personoj ankaŭ havas precize priskribitan ordon, sed malfacile estas nomi ilin rito, ĉar unue ĝi sole estas preparo por promeso, kaj due ĝi havas dimension pure materialan kaj ĝi ne estas ligita kun sakro. Sole la ceremonio de la promeso mem povas esti agnoskata kiel rito.

Ligita kun la judisma rito estas ankaŭ nocio de koŝereco. Per tiu ĉi termino estas priskribita pureco de konkreta afero, konduto, agado, farado. La principoj de koŝereco estas precize priskribitaj kaj rigore konservataj de ortodoksaj konfesiantoj de judismo kaj forĵetataj de reformita judismo.

Inter ortodoksaj judoj estas ritigitaj agadoj ligitaj kun sepulto: kelkfoje lavado de kadavroj (la tn. lasta micvo), vestado de kadavroj en simplan lanonpostmortan veston, preĝoj, enmeton de kadavroj (ĉiam en kuŝanta pozicio[1], turnigitaj orienten, por ke ili povu bonvenigi venantan Mesion).

Islamo redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Islamo.

Unu el la plej gravaj ritoj de islamo estas pilgrimado. Ties la plej grava speco estas pilgrimado ĝis Mekko. Ĉiu muzulmano devas partopreni ĝin minimume unufoje dum la vivo. Sur ties vojo oni faras multajn aliajn "subceremoniojn", tiaj kiel preĝoj, ŝtonumado de satano kaj multaj aliaj. La pilgrimantoj, alproksimiĝanaj tie, eniras en staton de sanktigo kaj vestas blankajn vestojn por signi tiun ĉi procedon. La alia pilgrimado okazas kutime al tomboj de sanktuloj de islamo, precipe al tombo de Mahometo.

Al ĉiutagaj devaj ritoj de islamo apartenas preĝo, okazanta kvinfoje en la paso de tempo.

Budhismo redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Budhismo.

Budhisma rito, eĉ kiam en granda mezuro dependas de konkreta skolo, konsistas el tri ĉefaj partoj: recitado, kantado kaj metado de donacoj. Tasko de la unua parto estas celebrigado de budhismaj idealoj kaj staturoj, la dua priskribas emocian kunigon kun ili kaj la tria, dependa de specoj de la donacoj, priskribas grandecon de unuopaj ideoj (ekz. incenso simbolanta disvastigon de scienco de Budho). Grave estas memori, ke kvanto de lernejoj implikas ŝanĝecon de la ritoj - la plej riĉa estas en ili eble tibeta budhismo.

Hinduismo redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Hinduismo.

Unu el la plej gravaj ritoj de hinduismo estas pujo, kies celo estas evoluo de siaj pozitivaj ecoj. Ĝi komenciĝas per mallonga preĝo, post kiu sekvas kunmeto de ofero el floroj, fruktoj, dolĉaĵoj, ghi (tralasita butero), akvo aŭ aliaj alkutimiĝintaj objektoj. La riton akompanas bruligado de incensoj kaj ankaŭ tremigado de sonoriletoj.

Oni faras la pujon interalie dum solena gefianĉiĝo. Ili komenciĝas per granda marŝo de domo de estonta edzo en la lokon de gefianĉiĝo, kie atendas juna fianĉino. Tie la geopo metas unu al la alia dezirojn kaj ili donas unu al la alia girlandojn, fingroringojn ktp. Oficiala parto daŭras ĉirkaŭ sep horojn kaj partoprenas en ĝi la plej proksima familio. La restantaj gastoj preparas tiutempe la nupton.

Malpli ofte estas praktikataj vedaj fajraj oferoj (jajno).

Hinduismo konas kelke de t.n. transiraj ritoj, ligitaj kun aĝo de viro: brahmaĉario (scienco), grihastho (edzo kaj patro), vanaprastho (koncentriĝo al religio), sanjaso (asketismo).

ritoj estas ankaŭ: intonado de mantro (karakterizaj por unuopaj direktoj de la hinduismo) kaj religia kantado (ĝapo). ritoj (nedevigaj) estas ankaŭ pilgrimoj al sanktaj lokoj.

Sepulto okazas dum kremacio, kiun antaŭas aliaj ritaj agadoj, tiaj kiel lavado de kadavroj. Post la kremacio oni disĵetas cindron de la mortinto aŭ enŝutas ĝin en la sanktan riveron. Sole asketistoj (sanjaso) kaj heĝiroj kaj infanoj mortintaj en aĝo malpli ol kvin jaroj estas sepultitaj.

Sikhismo redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Sikhismo.

Sikhismo apogas sin je la t.n. Sinjorino Libro aŭ kolektaro de ideoj de 10 sekvantaj guruoj de tiu ĉi religio. Tiu Libro ekkreskis mem ĝis rango 11 guruoj kaj oni malfermas ĝin en religiaj disputoj en lotite elektita citaĵo, kiun oni traktas kiel direktivon de vivanta guruo. Tiel tio estas unu el nemultaj ritoj, ĉar sikhismo ne havas evoluintan liturgion. Alia ekzemplo estas ĉiujara amasiĝo kaj aŭskultado de la tuta Libro legata daŭre en kortuŝa atmosfero. Ankoraŭ alia rito estas la t.n. Ketho aŭ amasiĝo de pli aĝaj viroj, devanta doni al ili klerecon.

Bahaismo redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Bahaismo.

Bahaismo estas unu el la malplej ritigitaj religioj. Ceremonioj kiel tiaj propre ne prezentas en ĝi kaj komuna evento por ĉiuj konfesiantoj estas sepulto.

Ĝajnismo redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Ĝajnismo.

En ĝajnismo ĉiuj diversaj preĝoj estas direktitaj al tirthanakaroj kaj ankaŭ sanktuloj. Parto de ĝajnistoj konsideras ilin tamen kiel senbezonaj.

Ĝajnistoj praktikas ankaŭ riton konfidantaj en surŝutado de mandalo kaj sanktaj simboloj kaj ili sekvanta disŝtutado, kio devas simboli pason de la afero.

En tre radikalaj sekcioj de ĝajnismo (digambaroj) estas praktikataj krudaj asketaĵoj, pase eĉ transŝovitaj en ekstremaĵoj.

Ĝeneralaj praktikoj en ĝajnismaj sanktejoj estas tre similaj al praktikoj de hinduismo kaj ĝajnistoj ofte petas lokan hinduistan presbiteron, por ke li faru ili.

Slava paganismo redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Paganismo.

En slava paganismo transira rito estas hartondo, ligita kun simbola liberiĝo de la zorgo de patrino kaj eniro en rondon de plenkreskuloj, akompanas ĝin ankaŭ akcepto de nova nomo. rito ligita kun fondo de familio estas nupto, konsistanta en meto de ĵuro antaŭ dioj en ĉeesto de bogepatroj kaj prebistero. Plimulto da paganoj preferas kremacion kiel formon de enterigo[2], la mortintoj estas turnigataj de kulto kaj oni aranĝas je ilia omaĝo triznon, parto de paganoj praktikas ankaŭ dziadojn dufoje dum la jaro. La ceteraj ritoj, same solenaj kiel ĉiutagaj, havas karakteron de simbolaj, sensangaj petegaj aŭ dankemaj oferoj.

Preĝo redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Preĝo.

En ĉiuj pli supre menciitaj religioj prezentiĝas io, kion eblas nomi preĝo - diversaj estas iliaj formoj, longoj kaj situacioj de praktikado, tamen tio estas ia teksto, kiun en neŝanĝita formo eblas esprimi (eĉ kiam en menso), aldone kelkaj religioj (ekz. islamo) ordonas ties faradon en konkreta parto de la tago. Tio estas sendube rito multiregiona kaj ankaŭ unu el la plej gravaj rilate al psiko: dum dirado de religiaj tekstoj oni plej ofte petas pri io aŭ ankaŭ oni kredas al ili.

Laikaj amasaj ritoj redakti

Politikaj redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Politiko.

Grandan kvanton de riteco eblas vidi precipe en totalismaj landoj. Nazioj destinis ekzemple severe difinitan formulon de tiaj festotagoj kiel naskiĝon de Hitler, Festotagon de rikoltoFestotagon de patrinoj. Pere de sia pompeco kaj ofteco de efektoj ĝi vekigis, depende de bezonoj, grandajn depresiojneŭforiojn.

Simila tio estis kun komunismo, eĉ kiam pere de sia ideologio de ateismo kaj kontraŭreligieco ĝi volis forŝovi religiajn praktikojn (male de la naziismo), ĝi tamen koncentriĝis ĉefe al gvidantaj personoj kaj partioj kaj ankaŭ al kreintoj de marksismo.

Kelkaj sciencistoj[3] vidas en stereotipaj kaj ofte ksenofobiaj paroloj de gvidantoj specon de liturgio. Ili pripensas ankaŭ, ke simile kiel en monoteismaj religioj devligas ĉi tie ne nur kulto de personeco, sed ankaŭ ekzemple kanono de sanktaj skribaĵoj (ideologoj de donita sistemo).

Irana islama revolucio enkondukis kompilaĵojn de religiaj ritoj kun politikaj. Ĝi kunigas revenon en tradicion kun popularigo kaj programigo de amasaj ritoj - marŝoj, amasiĝoj aŭ malamikaj krioj kontraŭ ĉiuj aspektoj de alieco.

Amuzaj redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Amuzo.

ritoj ne estas sole devligoj kaj certa grado de dogmo. Tio estas ankaŭ kelkaj el aferoj, kuniĝantaj plejparte kun agrablaĵoj.

Sporto - futbalo redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj Sporto kaj Futbalo.

Eĉ kiam sportaj renkontiĝoj estas afero, pli bone dirite ne kuniĝanta kun ritoj, estas malfacile ne enkalkuli ilin en tiun ĉi grupon de agado. Kiel opinias Claude Augé[4] milionoj da personoj eksidas antaŭ sia "hejma altaro" en regulaj tempaj intervaloj kaj ankaŭ en destinita horo por soleni faradojn faritaj fare de 23 personoj. Surbaze de analogio - en ankoraŭ pli vigla maniero oni solenas tiun ĉi riton en markita objekto, kie aldone, depende de situacio en ludejo, alportitaj estas fiksitaj ekkrioj.

Memkompreneble estas, ke la sporto kontentigas komunajn bezonojn. Ties bonaj ecoj, samkiel vasta aliro, plenigo de libera tempo, serĉado de kolektivaj emocioj ligitaj kun la ludo, multfoje konkursado inter lokoj kaj nacioj ekludas grandan rolon en kreado de socioj, sed ankaŭ ĝi ekigas emociojn kaj kunigas homojn.

Sed tiel, kiel la situacio aspektas, ĝi estas videbla unusole elflanke de spektantoj. Tre bone estas videble ritismon de la sporto elflanke de sportistoj: kiam ludonto venas al taĉmento, li devas prepari sin al oftaj abnegacioj. Penigaj trejnadoj, ŝanĝo de dieto, penado kaj iam grandaj suferoj havas karakteron de puriga ceremonio. La kariero havas ligon, ankaŭ el certa speco, al gradaj inicoj, kaŭzitaj pro aĝaj kategorioj. Dum grupiĝo de "ensekretigo" ili estas donitaj aŭ al parta aŭ al la tuta forpersonigo kaj opinio pri propra grupo. Ĉio ĉi havas karakteron preskaŭ mistikan kaj tio estas komparebla kun kelkaj ceremonioj.

Koncertoj redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Koncerto.
 
Koncerto de muzika grupo Metallica

Kelkaj antropologoj[5] vidas en rokmuzikaj koncertoj - simile kiel tio havas lokon en la sporto - elementojn de riteco sam-egale kaj elflanke de spektanto kaj de celebrulo. Tiuj unuaj - analogie kiel en matĉo - partoprenas en io preskaŭ mistika. Ĉi tie, anstataŭ dopado por konkursantoj tamen ili kantas vortojn de kanto, ripetante, fare de la gvidanto de bando, ekkriojn aŭ ili ankaŭ devigas ian elementon de kreado - ĉio depende de la situacio. Tio estas komparebla kun mantro rifuzata fare de ensekretigitoj. Okazas, ke tiu aperaĵo estas kritikata - precipe pere de religiaj centrejoj[6]

Artisto ankaŭ komencas sian karieron de malgrandaj paŝoj - ofte ĝi naskiĝas el junaĝa ribelo. Komencante en garaĝo aŭ kelo kaj estante "nekomprenita de la mondo kaj homoj". Tio kaŭzas - simile kiel ĉe konkursantoj en grupiĝo - senton de forpersonigo. Sekve venas momento de koncerto, en kiu la emocioj povas tute vidigi sin.

Laikaj individuaj ritoj redakti

Ĉiutagaj redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Tago.

Ritojn en ĉiutaga vivo eblas trovi ne nur en precize difinitaj agadoj ripetataj en donitaj tempaj intervaloj, sed ankaŭ - kaj eble precipe - en interhomaj rilatoj.

Diversaj kulturoj klerigis sin en certajn bonvenigajn kondutojn - universala estas sincereco en rilato al siaj parencoj. Eĉ kiam esprimata en diversaj kulturoj alimaniere (de tie ilia karaktero de riteco) ĝi tamen destinas minimumon de unueco inter socianoj. Por pruvi tion, facile estas praktiki eksperimenton, certan tagon ne bonvenigante sian gaston kaj forturniĝi al li per la dorso. Neplenumo de arketipo de bona dommastro estos ĉiam konsiderata kiel atako kontraŭ grupo kaj fina militado. En certaj socioj la ritoj simpliĝas, spertas evoluon - sed ili ne pereas.

Korpaj redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Korpo.

La korpo kaj ĉio, kio estas ligita kun ĝi - la movo, la krio, la spekto de haŭto povas servi en faron de donita ceremonio. Estas tamen ritoj, en kiuj la korpo ne estas sole peranto inter fonto kaj celo, sed ankaŭ kiel la celo en si mem.

Unu el tiaj ritoj estas la ŝanĝo de aspekto de sia korpo, inkluzive de modifiko de ĝi mem - temas pri tatuadoj kaj ŝminkado. La unuaj uzitaj estis jam en malnovepoko[7], kiel markado de servutuloj, sed ankaŭ kiel montro de diferenco inter ia komuna kaj alia tavoloj. Tio estis rito pli prefere de malpli superaj klasoj, eĉ kiam ĝi havis sian simbolan signifon, ĉar ĝi apartigis homojn je unuaj kaj aliaj[8]. La ŝminkado - tio estas ceremonio ekkomenciĝinta fare de antikvaj egiptanoj. Ties tasko estas plibeligi virinon sur la ekstera areo, alimaniere ĝi diras pri apartaĵoj de la haŭto kaj ankaŭ en certa grado ĝi permesas ekludi kun kunulo.

Alia, ĉifoje multe pli klara korpa rito estas maniero de sinvestado. Ties ritigo montriĝas precipe en pompeco, sed ankaŭ en realigo de farata funkcio (alimaniere vestas sin princo, kuracisto, soldato kaj alia, la vesto estas centro de rita signo de profesio. Pli antaŭ la vestoj rolis ankaŭ rolon de montrado al klasa aparteneco - aristokrato, burĝo, popolo. Ĝenerale, la diferencoj fiksiĝis kaj unusole konkretaj festotagoj aŭ aliaj gravaj situacioj postulas ritajn vestaĵojn. Karakterize estas, ke socioj, en kiuj genro ludas grandan rolon, tre substrekas ankaŭ ritajn diferencojn de la haŭto apud vestoj.

Ritoj kaj valoro de socio redakti

Netutmondiĝintaj socioj redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj Socio kaj Tutmondiĝo.

Ju pli multe eblas paroli pri ritoj de la tutaj EŭropoAmeriko (aŭ ties grandaj partoj), des pli multe malfacile eblas paroli pri komunaj ritoj ekz. de AfrikoAŭstralio. Tiu ĉi situacio impresas el faroj de la tutmondiĝo kaj teknologia progreso, kiel pligrandigita kvanto de amaskomunikiloj, kiuj plifaciligas la komunikadon kaj per fortoj de aferoj ili devigas certan specon de similigo.

Ceremonioj
Loka teologio
Loka etiko
Lokaj kondiĉoj
Kaŭzoj de ekesto de konkretaj ritoj

Granda parto de malgrandaj socioj kulturas proprajn kutimojn, estiĝintaj sendepende unu de la alia. La ŝanĝecon de ritoj kaj ilian buntecon bone montras ilia dependeco de naturaj farantoj.

La ritoj dependas de vico da farantoj, kiujn por klarigo de la afero eblas nomigi tavoloj (prezentitaj sur apuda grafikaĵo). Kaj dum komencante de fonto: kondiĉoj en la raso (nombro de personoj, loko de loĝigo, klimato, alirebleco de nutraĵo kaj multaj aliaj) kreas - kaj poste rekte entrudas - respondantan etikon, kiu sistemigas, reguligas kaj stabiligas la komunan vivon. Tio denove transŝoviĝas en subjektivan komprenon de la mondo (etiko "ĉar" destinas por konanto de opinio, sed ne estas alkutimiĝinta en sociologioantropologio; artefakto de LIA propra tradicio - li faras tion laŭ principo "Kion mi trovis, tion mi kulturas, konsiderante tion kiel regula kaj normala.") implikante la donitan teologion, kiu el la vico implikas la difinitajn ritojn.

Surbaze de la supre menciitaj informoj eblas rigardi pli proksime rasojn de indianoj el la kanada Norda-Okcidenta Marbordo.

La popolo de Saliŝoj estas ekzemplo de popolo, kies "strukturon" ni povas nomigi demokratio (kun ĉeesto de "prezidento", kiu ĉi tie estas gvidanto), kio ligas sin kun valorado kaj estimo al la alia homo. Se preni sub atentigo, ke tiu ĉi popolo estas sufiĉe nombra, la fonto de ĉiuj rajtoj estos en ĝi granda kvanto de personoj, kio implikas certan estimon (faranto de la alia tavolo - etika), por ke la grupo estu harmoniigita kaj daŭra. Gravan rolon (kiel en ĉiu socio) ludas en ilia religia vivo ritaj maskoj nomataj swaixwe. Indianoj Saliŝoj kredas, ke ĉiu el la gvidantoj havas sian gardanton de spirito kaj li mem ricevas de supernaturuloj rajton porti la maskon. La masko ĉi tie estas io tre kosta, manifestante esceptecon de la donita momento, ĝi kreas demokration kaj unusignife la rolon de gvidanto. Estas ligitaj kun tio lokaj ritoj. Ekz. ke la masko estas escepta, dancistoj surmetas ĝin okaze de naskiĝo de infano, nomiĝo aŭ ankaŭ geedziĝo, kaj la fakto de ties surmeto estas la kaŭzo de estimo ne nur por tiu, kiu portas ĝin, sed ankaŭ por tiu, por kiu oni dancas - memkompreneble pro la kaŭzoj pure religiaj.

Alia parolinda popolo, por montri dependecojn inter kondiĉoj, sistemoj, etiko kaj fine iliaj ritoj, estas popolo de kvakiutlanoj. Karakterizas ilin multaj celoj en kampo de arto (fonto), ju pli multe ili fieras, kio kaŭzas ilian fieron kaj mankon de estimo por konkero de aliaj popoloj, kaj por interrilatantoj kun tiu ĉi popolo estas kaŭzo de ilia aroganteco (etiko). Tio kaŭzas, ke ili estas grupo sufiĉe fermita kaj malfavore vizitata, kio firmigas iliajn ligilojn kaj aperado en la ritoj, eĉ kiam en tia: la rasanoj kreis ian imaginaran agon el la pasinteco, ligita kun sukceso, post kio eniris spirito forportante novulon kaj pridonacis lin per aparta forto. Poste tiu fanfaronis al amasiĝintoj, kiajn li ricevis afablaĵojn. Tio samtempe levigis valoron de li mem, samkiel ankaŭ en la forton de vilaĝo - pro la samo kreskis la fiero de popolo.

Alia ekzemplo povas esti raso Bella Coola, vivanta pro la historiaj kaŭzoj (fonto) kiel tre senpera grupo. Tio estas kaŭzo de solidareco kaj harmonio prezentanta en tiu ĉi grupo. Plifortiĝas ankaŭ klopodo en unuecon. Religiaj ritoj estas do - paradokse - similaj al tiuj ĉe kvakiutlanoj, sed kreitaj al tute alia celo. Tie ili devis montri la apartecon de tiu raso, kaj ĉi tie plifirmigi ligilojn - kio certe okazas.[9]

Tutmondiĝintaj socioj redakti

Kiel opinias George Silberbauer, etiko de homoj en pli grandaj socioj estas pli travidebla ol en malgrandaj. Tio precipe dependas de roloj, kiajn oni ludas - ĝi estas male proporcia al la grandeco de socio. El la sama motivo ŝanĝiĝas ankaŭ sistemo de ritoj - tamen nur eĉ malkontaktigo sub idealisma aspekto; pragmatismo restas la sama. La kunigado de socio ne okazas nur sur tereno religia-mistika, sed en sfero absolute laika - ekz. dum koncertoj aŭ sporto. La malplej supera kondiĉa tavolo - teologio, cedante lokojn de tradicio per certa speco al komuna devigo. Tio kaŭzas, ke la celo restas atingita, sed per tute alia maniero.

Rito kaj sciencoj redakti

Priskribo de seriozeco por multaj sciencaj disciplinoj estas diversa. Komuna psikologio interesiĝas pri interagado kun la restantaj membroj en traktado de rito, psikoanalizo okupiĝas per psiko de unuo devigita en la tutan ripetado de agadoj akceptitaj en la donita kulturo, etologio denove premas por evoluan karakteron de ritoj. Ĉiuj ĉi disciplinoj sub la nocio "rito" komprenas ĉiam specifajn konservadoj, ligitaj kun difinitaj situacioj kaj reguloj, markantaj sin per ripeteco, kies rolo ne estas tamen memkomprenebla. El alia flanko, ne dependante de konkretaj variantoj de komunaj ritoj kaj iliaj diversecoj en la tempo kaj spaco, la prezentado de ties praktikoj ŝajnas esti universala.

Manieroj de esplorado de ritoj redakti

La ritojn eblas esplori en du manieroj: 1) observante ilin kaj 2) partoprenante en ili.

1) En la unua kazo observanto akompanas interparolojn kaj analizas sencon de la rito kaj sekve li rigardas ĝin en tia maniero, por ke li restu kiel eble plej neŭtrala. Tia ĉi esplorado havas sociologian karakteron kaj iam religiosciencan.
2) La alia tipo de esplorado - partoprenanta - konsistas en unuiĝo kun la grupo kaj travivado de rito komune kun ili. Tia ĉi maniero havas psikologian karakteron. Ĝi estas ankaŭ pli malfacila rilate al risko de neobjektiveco. Tio estas ankaŭ pli lnga maniero, ofte unue la antropologo ne sukcesas krei hipotezon. El alia flanko, kompare kun la unua esplorado, ĝi havas ecojn, ke ĝi permesas senti tion, kion sentas la celebrantoj aŭ partoprenantoj.

Teorioj de rito redakti

Emocionala koncepto de Durkheim redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Émile Durkheim.
 
Émile Durkheim, la kreinto de laika koncepto de rito

Emile Durkheim, esplorante religiojn kaj ties ritojn, rimarkis, ke ĉiuj kredoj apogas sin je apartigo de sakro de profano kaj provas laŭ fantazio esprimi eksteran, homan koncepton de principo de afero de sanktuloj. La ceremonioj estas ĉi tie pli reguloj dirantaj, kiel necesas sinteni kun aferoj de sfero sakro. Kio estas memkomprenebla, li ne ĉesis esplori en tiu aserto esplorante kaŝitajn ecojn de rito. Li konfirmis, ke ekzistas senpera dependeco inter ligilo de kredanto al lia dio, kaj ligilo al grupo el la socio. Tial laika difino de Durkheim parolas, ke dio estas nenio pli ol nur transportebla vorta kunigo de la socio, kaj religia tekniko estas speco de mistika mekanismo, se agadoj de afero sekvas operaciojn de prudento. En ĝi ne temas pri tio, ke oni uzu fizikan devigon en proporcio al blindaj fortoj, sed pri tio, ke oni atingu certan konscion, ekprenu ĝin kaj ekregu super ĝi.

Intelektualismo de Lévi-Strauss redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj Claude Lévi-Strauss kaj Intelektualismo.

Claude Lévi-Strauss asertas, ke homo havas grandegan bezonon konservi siajn viv-eksperimentojn. Parte pere de ties superhavo kaj konsisto kaj la senĉesa ŝanĝemo de intelektuala-emocia (emfazante tiun unuan) ili estus senĉese pli malfortaj. La tasko de rito havas en tiu ĉi koncepto glui truojn faritaj pere de troaj eksperimentoj. Ĝi estas kreitaĵo de panika ektimo, antaŭ interrompo de ties daŭro. Tio kaŭzas, ke la rito ne ekestas el la eksperimento (kiel ĉe Durkheim), sed ĝi returnas al li, provante kategoriiĝi, tiri, konserviĝi.

Lévi-Strauss ankaŭ asertas, ke la rito destinas forkuron pro maltrankvilo kaj nefirmeco de timo, kiu akompanas plej ofte la ritigitan situacion, sed Strauss priskribas ĝin ne kiel ekzistadan, sed prefere kiel epistemologian. Li ne esprimas senperajn ligilojn de homo kun la mondo, sed kaŝas menson naskitan pro timo, ke homo, alirante en skemigon de aperaĵoj kaj farante ĝeneraligojn rilataj al la mondo, ne plu povis retrovi la vojon al persona supervivo. La rito devas superi la reziston de homo rilate al la menso, kaj ne la reziston de la mondo rilate al la homo.

La aŭtoro de la intelektualisma koncepto atentigas ankaŭ pri faktoj ke eĉ kiam la rito ne dependas de instinkto (kaj ĝi havas kun ĝi multon komunan), sed paroli pri ritoj ĉe bestoj estas ne trafa. Ĉi tie temas pri tio, ke eĉ la ĉefa rito havas ian taskon, la ceremonia faro estas intenca. Eĉ kiam ne estas motivoj, por ke oni forĵetu la ĉefan simbolismon ĉe la bestoj, sed alskribi al ili intencon en iliaj ritoj, la aŭtoro opinias kiel troigita, ĉar la tasko de rito devas plenigi ankaŭ intelektan malplenecon, kaj tiu ne povas esti ĉe la bestoj.

Akto de nomigo de Bourdieu redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Pierre Bourdieu.

Pierre Bourdieu komencas sian reagon de kritikigo de termino ceremonio de transiro (kreinto de la nocio estis Arnold van Gennep[10]), ĉar tiu nomo, priskribanta tempan aspekton, povas kaŝi principan taskon de la ceremonio, kia estas apartigo de ties partoprenantoj de tiuj, kiuj neniam partoprenos en ĝi, ĉar ĝi ne rilatas al ili. Temas ekz. pri cirkumcido: kio estas vere tempa periodo post kaj antaŭ tiu evento, ĝi apartigas infanon cirkumcidigitan de aliaj, sed ankaŭ ĝi destinas apartigon inter infanoj de vira kaj virina seksoj, eĉ kiam viro plej volonte estus viriniĝinta kaj virino posedus plimulton de viraj ecoj. La esploranto postulas nomi la aktojn de tiu ĉi tipo kiel Aktoj de Nomigo. Laŭ lia opinio ĉiu homo en ĉiu kulturo sentas ion, kio estas nomata Simbola Perforto. Tio estas maniero de donado de sociaj valoroj, sole kaj unusole rilate al la ecoj, kiuj ne estas nia merito - la sekso kaj la aĝo.

Neŭrozo kaj rito en koncepto de Freud redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj Sigmund Freud kaj Neŭrozo.
 
Sigmund Freud

Sigmund Freud asertis, ke por neŭrotikulo ŝajne sensignifa agado estas necesa, por ke li ne sentu ektimon kaj maltrankvilon antaŭ la ĉirkaŭigita mondo. Li deduktas de ĉi tie analogion - ĉu la konkretaj agadoj, kiujn la rito enhavas en si, hazarde ne estas ankaŭ necesaj por la konkretaj socioj kaj ĉu ili ne savas ilin antaŭ malutila agado de la ektimo. Ĉi tiea simileco sidas precipe en troigita zorgeco pri detaloj, kaj finfine ripetado de ĉiuj agadoj laŭ certa maniero. Laŭ opinio de Freud eblas rekte nomi nervan ektimon kiel stato de ekesto de individua religio.

Freud opiniis tabuon kaj ritojn kiel kaŭzo de malnovepokaj malpermesoj, ĉar en lia koncepto estas tre forte enradikiĝinta timo antaŭ malobeo de tiaj malpermesoj. La punigaj kaj oferaj ritoj estas nenio alia ol rememorigado pri tiuj ĉi malpermesoj, kaj ankaŭ en certa senco, punigo de si mem pro konjekta aŭ vera malobeo.

Bettelheim kaj simbolaj vundiĝoj redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Bruno Bettelheim.

Bruno Bettelheim daŭrigis en la temo komencita de Bourdieu, rilate al rito de cirkumcido. Li asertis, ke adoleskanteco estas stato, kiu pro memkompreneblaj motivoj devas aliri al montro de vera karaktero de sekso. De tie same junuloj kaj junulinoj maltrankvilas pri sia kapableco kaj ili envias pri regado kaj mala seksa aparataro. Ju pli psikoanalizo priskribas dezirojn de junulino havi penison, des pli ĝi ignoras emon de havo de junuloj havi vaginon. La cirkumcido, kaŭzante sangadon el la vira peniso (kiel faras tion la virina vagino), unufoje dum la vivo estas simbola speco de kompromiso.

La aŭtoro ankaŭ atentigis pri strangaj ritoj de memvundiĝo de junaj psikotikuloj. Sed Bettelheim konstatas, ke same la sana junularo faras al si similajn vundojn - kun tio, ke ili estas simbolaj.

Teorio de mimetismo kaj perforto laŭ Girard redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj René Girard kaj Mimetismo.

René Girard konjektis, ke mimetismo aŭ sekvanteco estas fonto de ĉiu lernado aŭ rivaleco. Laŭ opinio de antropologo, personoj sentantaj riskon malŝatas tion, kion ili vidas en ekzemplo de humanismaj sciencoj - kiam la mimetismo estas tre kritikata. Tio estas ligita kun senĉesa mimetisma konflikto.

Simile la afero estas kun viroj, kiuj senĉese batalas pri aferoj povantaj esti signifaj sole nur por unu - virino, armilo, teritorio. Nepovante apogi sin pri juĝo, por ne veni al katastrofo en la raso, kreiĝis natura rito de oferoj, ligita kun ŝanĝigema perforto. Ĉar de komence, laŭ opinio de Girard, la ofero estis ano de la raso, sed pli poste fariĝis per ĝi aferoj enskribitaj en sfero de sakro - dependas de kulturo, konkrete aferoj aŭ bestoj. Tiu ĉi proceso permesas en repaciĝo kaj ĉesigo de militoj.

Resumo redakti

La aŭtoroj okupiĝas nur per kelkaj misteroj de ritoj, ofte akomodante ilin al bezonoj de siaj vidoj. Memkompreneble estas, ke la temo, per kiu ili okupiĝas, estas nekutime larĝa kaj kreo de koncepto, kiu estos elĉerpanta ĉiujn funkciojn de tiel diversaj ritoj, estas nekutime malfacila. Eblas disputi pli, ĉu la rito ekestis unue kaj ĝi estis sekve ekigita pri pluaj specoj aŭ ĉu eble specoj de ritoj ekestis sendepende kaj nur la nuntempaj esploristoj ekrimarkis inter la konkretaj agadoj similecon - ĉiujn priskribante per unu vorto.

Referencoj redakti

  1. Pere de disvastigita konvinko de kristanoj judoj estis enterigitaj en sidanta pozicio; tio estas erara konvinko havante nenian konfirmon en sepultaj judaj ritoj.
  2. Samtempe rajto ne permesas ritan kremacion sur ŝtiparejo en libera spaco dum sunsubiro.
  3. H.Desroches en Socialismes et sociologie religieuse, kaj ankaŭ D. de Rougemont en La part du diable kaj Journal d'une epoque, Gallimard.
  4. Football.De l'histoire sociale a l'anthropologie religieuse [w:] Le Debat, 1982, nr 17
  5. J.-M.Sec w Vocations "rock", approche psychosociale, Ed.Meridiens Klinksieck, 1988.
  6. Ks. Waldemar Kulbat, Ĉu rokmuzika koncerto kiel antiliturgio?.
  7. C. P. Jones, Stigma: Tattooing and Branding in Graeco-Roman Antiquity [w:] The Journal of Roman Studies, Vol. 77, 1987, paĝoj 139 - 155.
  8. Popularaj dividoj de tipo "ni" kaj "ili".
  9. Informoj pri temo de kutimoj de rasoj bonvolu ekĉerpi en :http://wigwam02.republika.pl/Wigwam26/pliki/potlacz3.html Arkivigite je 2008-04-20 per la retarkivo Wayback Machine
  10. Li tre disvastigis ĝisnunan difinon inkluzivante en ĝin ekz. sepultojn, gravedecojn kaj eĉ transiron el unu teritorio en la alian.

Bibliografio redakti

  • Praca zbiorowa, Zarys dziejów religii (red. Józef Keller), ISKRY 1986 ISBN 83-207-0849-4
  • Jean Maisonneuve, Rytuały dawne i współczesne, Gdańskie Wydawnictwo Psychologiczne ISBN 83-85416-32-3
  • George Silberbauer, Etyka w małych społecznościach [w:] Przewodnik po Etyce (red. Peter Singer), wyd. Książka i Wiedza ISBN 83-05-13228-5
  • Bruno Bettelheim, Rany symboliczne: rytuał inicjacji i zazdrość męska, Warszawa 1989
  • Lon Milo DuQuette, Christopher S. Hyatt, Tabu. Seks, magia, religia, Okultura 2003, ISBN 83-88922-05-X
  • Émile Durkheim, Elementarne formy życia religijnego: system totemiczny w Australii, Warszawa 1990
  • Claude Lévi-Strauss, Totemizm, Warszawa 1968
  • Pierre Bourdieu, Les rites comme actes d'institution, [w:] Actes de la Recherche en Sciences sociales, 1982.
  • Rene Girard, La violence et le sacre, Grasset, 1972. Des choses caches depuis la fondation du monde, Grasset, 1978.
  • Rudolf Otto, Świętość. Elementy irracjonalne w pojęciu bóstwa i ich stosunek do elementów racjonalnych, Wrocław 1993 ISBN 83-900251-8-3
  • Bronisław Malinowski, Magia, nauka i religia [w:] Mit, magia i religia, t. VII, Warszawa, 1990
  • Sigmund Freud, Totem i tabu, Warszawa 1993

Vidu ankaŭ redakti