Ritornelo (aŭ refreno) estas tiu parto de rondelo, kiu dumpase de ĉi tiu muzikaĵo plurfoje revenas neŝanĝite kaj kiu alternas kun kontrastaj interludoj, la t.n. kupledo.

Ĉe solokonĉertoj de la baroko oni ofte parolas pri la ritornelformo, kaj per tio oni nomas la subdivido en tuteco- kaj solopartoj, popularigite precipe per Antonio Vivaldi. Laŭ ĉi tiu principo la orkestro komencas per ritornelo, kiu entenas la muzikajn ĉefideojn, post tiu sekvas muzike plejparte diferenca strofo de la soloparto. Ĉisekve la orkestro reenprenas la ritornelon en pluraj -ofte plimallongigaj - transformigoj, alterne kun virtuozaj solostrofoj. Parte la finala ritornelo estas komplete ripetata. Plejofte en ritornelo sinsekvis la tonaloj tonikodominantotonikoparalelo – toniko kaj - en minoro - toniko – dominanto (ankaŭ minordominanto) – tonikoparalelo – toniko. Ofte la solopartoj, plejparte nur akompanataj per ĝeneralbaso, klare kontrastas la ritornelojn kaj havas la harmonian taskon moduli en la venontan tonalon de la ritornelo.

Origine fruaj italaj popolkantoj, kies triliniaj strofoj rimiĝis laŭ la sinsekvo A-B-A, nomiĝis ritornelo.