La Rivera grilbirdo, Locustella fluviatilis, estas birdospecio de la genro de Locustella aŭ birdoj kiuj kantas kvazaŭ insektoj (Lokusto). Ili reproduktas en orienta kaj centra Eŭropo al okcidenta Azio. Ili estas migrantaj birdoj, kiuj vintrumas en orienta Afriko.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Rivera grilbirdo
Rivera grilbirdo
Rivera grilbirdo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Silviedoj Sylviidae
Genro: Locustella
Specio: L. fluviatilis'
Locustella fluviatilis
(Wolf, 1810)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Natura arealo  Reproduktaj teritorioj  Migrado  Vintrejoj  Verŝajne Migrado
Natura arealo
  •  Reproduktaj teritorioj
  •  Migrado
  •  Vintrejoj
  •  Verŝajne Migrado
  • Natura arealo
  •  Reproduktaj teritorioj
  •  Migrado
  •  Vintrejoj
  •  Verŝajne Migrado
  • Aliaj Vikimediaj projektoj
    vdr
    ovoj de Locustella fluviatilis - Muzeo de Tuluzo

    Tiu malgranda paserina birdo estas specio troviĝanta en densa decidua vegetaĵaro ĉe akvo en marĉoj aŭ ĉe rivero de kio devenas la nomo kaj en Esperanto kaj en la latina scienca nomo kie fluviatilis aludas al proksimeco al riveroj. La ino demetas 5-7 ovojn en nesto en herbotufo aŭ surgrunde. Tiu specio estas rara vaganto en okcidenta Eŭropo. En Britio, malgranda nombro de maskloj stablis teritoriojn en printempo, inklude birdon en Greater Manchester en 1995.[1]

    Tiu estas grandeca grilbirdo. Plenkreskulo havas nestriecan grizbrunan dorson, helgrizajn subajn partojn kiun iom strieca brusto inter la pli blankaj gorĝo kaj ventro kaj pli malhelan subvoston, kiu havas blankajn bordojn kontraste. Estas hela superokula strio kaj la kruroj estas ruĝecaj. Ambaŭ seksoj estas identaj, kiel ĉe plej parto de silviedoj, sed junuloj estas iom pli flavecaj sube. Kiel plej parto de silviedoj, ankaŭ tiu estas insektovora.

    Kelkaj birdoj povas montri iomajn malhelajn markojn en subvosto (pro pli etenda ol kutime blankaj pintoj) kaj tile ĝi estus pli proskimaj laŭ aspekto al la Kangrilbirdo ol la tipaj birdoj; tamen ili ankoraŭ havas striecan bruston kaj pli olivecajn suprajn partojn.[2]

    Tiu estas kaŝema specio malfacile videbla escepte foje dum kantado. Ĝi kaŝiĝas inter herbo kaj malalta foliaro.

    La kanto estas monotona mekanika insekteca bobenado, iom kiel la Makula grilbirdo sed pli kiel segilo kaj dum longaj periodoj, ofte krepuske.

    Referencoj redakti

    1. Alker, Peter (1995) The River Warbler in Greater Manchester, Birding World 8(6):216-7
    2. Normaja, Jyrki (1994) Plumage variation in River Warblers Birding World 7(5): 192-5

    Eksteraj ligiloj redakti