La rivero Almendares estas rivero en Kubo kiu fluas tra 45 km okcidente de la insulo. ĝi naskiĝas en la montetoj de Tapaste, oriente de la provinco Havano kaj fluas nordokcidenten, elfluante en la Florida Markolo. Ĝia lasta parto dividas la municipojn Playa kaj Plaza de la Revolución.

Rivero Almendares
rivero
Bazaj informoj
Fluo
Geografio
vdr
Rivero Almendares

Parto de la valo de la rivero estas parto de la Parko Almendares, je malmultaj kilometroj de la elfluejo. Apud ĝi troviĝas pluraj industrioj kiuj poluis la riveron kiu nun estas en proceso por rehabilitiĝo.

La indiĝenoj nomis ĝin Casiguaguas, kaj la unuaj koloniantoj ĝin nomis La Chorrera ĝis kiam oni nomis ĝin Almendares honore al la episkopo de Havano, Enrique Almendaris.