Rivero Blanka (Indianao)

rivero en Indianio, Usono
(Alidirektita el Rivero Blanka)

La Blanka Rivero (angle The White River) estas rivero kun du forkoj kiuj fluas tra Meza kaj Suda Indianao. Ĝi estas la ĉefa flankrivero de la rivero Wabash.

Rivero Blanka (Indianao)
rivero
Bazaj informoj
Longeco 583 km
Fluo
Geografio
Landoj Usono
Regionoj Indianio
vdr
La okcidenta forko de la Blanka Rivero en Anderson, Indianao
La forkoj de la blanka rivero estas blua. La verda loko estas la rivera baseno.

La Du Forkoj redakti

La okcidenta forko, kiu estas 439 km longa, estas la plej longa forko de la rivero. Ĝi komencas flui en kamparan Vinĉesteron kiu situas en Randolph Kantono. La rivero kurbas tra Muncie, Anderson, kaj Indianapolis antaŭ ĝi ligas la orientan forkon.

La orienta forko komencas flui en Columbus ĉe la enfluo de la Driftwood kaj Flatrock riveroj. La orienta forko vojaĝas 261 km antaŭ ĝi kombinas kun la okcidenta forko.

La kombinita rivero tiam fluas 72 km antaŭ ĝi fluas en la riveron Wabash ĉe la Indianaa-Ilinoja ŝtatlimo apuda Mount Carmel. La tuta rivera baseno estas 14882 kvadratkilometoj.

Poluado redakti

En 1997, la Blanka Rivero estis unu de la plej minacataj riveroj en la Usono.

Dum la jaroj, homoj poluis la riveron kun pesticidoj kaj herbicidoj. La uzado de pesticidoj kaj herbicidoj sur sojfaboj kaj maizo estis, kaj jam estas, la kialo por la alta nivelo de polutio en la rivero.

Ankaŭ kloakaĵa superfluo el Indianapolis poluas la riveron.

Rivera Amuzaĵo redakti

Kvankam la senĉesa minaco de poluado ekzistas, multe da homoj kaptas fiŝojn, kajakas, kaj kanuas sur la rivero. En norda Indianapolis ekzistas jaĥtan klubon ĉe la rivero. Kelkaj domboatoj situas ĉi tie.

Interesaj faktoj redakti

  • La elfluo de la okcidenta forko estas pli oriente ol la orienta forko.
  • La Miami Tribo nomiĝis la riveron 'Wapehani' kiu signifas 'blankaj sabloj'.