Rivero Dulce (Argentino)

rivero en Argentino

La rivero Dulce (dolĉa, nesala) aŭ Salí estas grava rivero de la centro-nordo de Argentino, ĉefa integranto de la senelflua baseno de la granda lago Mar Chiquita [ĉiKIta] en la provinco Kordobo (Argentino).

Rivero Dulce (Argentino)
rivero
Bazaj informoj
Longeco 650 km
Fluo
Enfluejo Lago Mar Chiquita
Geografio
Landoj Argentino
Regionoj Argentino
Map
vdr

La Rivero Dulce ekfluas kun la nomo de Rivero Tala en la sudo de la Provinco Salta, kaj havas siajn fontojn ĉe la lokoj kun koordenatoj: 25° 59′ 08″ S 65° 35′ 01″ O / 25.98556 °S, 65.58361 °O / -25.98556; 65.58361 (mapo), en la ĝangalaj orientaj deklivaroj de la Kalĉakiaj Montoj. Tuj post ekfluo, ĝi direktis sin al sudo kaj eniras en la provincon Tukumanon, kie ĝi estas konata laŭ la nomo de Salí, dividante ĝin praktike duone, dum ĝi pliigas sain akvokvanton danke al nombraj alfluantoj kiuj ricevas dekstre, devenaj el la menciitaj Kalĉakiaj Montoj kaj el la Montaro Akonkiĥa. Inter tiuj alflaentoj troviĝas, el nordo al sudo, la riveroj Las Cañas, Ĉoromoros, Vipos, Los Sosa, Lules, Famaillá, Balderrama, Seco, Gastona, Chico, Marapa kaj Ovanta.

Eksteraj ligiloj redakti